Josephine Baker

Uson-naskita franca dancisto, kantisto kaj aktorino (1906-1975)

Josephine BAKER, origine: Freda Josephine MCDONALD (naskiĝis la 3-an de junio, 1906, mortis la 12-an de aprilo, 1975) estis usona kantistino, aktorino kaj dancistino malhelhaŭta. Baker estis la unua afrik-usonana amuzisto, kiu akiris internacian stelulinan statuson kaj ekspluatis tiun statuson dum la Dua Mondmilito por antaŭenigi temojn de franca rezisto al la nazioj kaj en la 1960-aj jaroj aliĝis al la lukto de la Usona Civitanrajta Movado kaj fariĝis unu el la simboloj de tio lukto. Baker estis grava figuro en la afrik-usona kultura renesanco okazinta inter la mondmilitoj, kaj ankaŭ servis kiel muza figuro por kulturaj figuroj kiel verkistoj Ernest Hemingway kaj F. Scott Fitzgerald, pentristo Pablo Picasso kaj modokreanto Christian Dior.

Josephine Baker
Persona informo
Naskonomo Freda Josephine McDonald
Naskiĝo 3-an de junio 1906 (1906-06-03)
en Sankta Luiso, Misurio,  Usono
Morto 12-an de aprilo 1975 (1975-04-12) (68-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo tombejo de Monako vd
Religio katolikismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko ParizoNovjorkoSankta Luiso • Château des Milandes • Le VésinetRoquebrune-Cap-Martin vd
Ŝtataneco UsonoFrancio vd
Subskribo Josephine Baker
Familio
Edz(in)o Jo Bouillon vd
Infanoj Akio Bouillon vd
Profesio
Okupo kantisto • vedette • filmaktoro • surstrata artisto • dancisto • ĵazmuzikisto • modeloaktorooficiro • intelligence officer • verkisto • aktivisto de civilaj rajtoj vd
Aktiva dum 1921–1975 vd
Verkado
Verkoj Les mémoires de Joséphine Baker vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Josephine Baker kun zono de bananoj (1926)

Vivo redakti

Naskiĝinte en Sankta-Luizo, Misurio, ŝi pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Poste ŝi mem diris, ke ŝi "komencis danci por ne frosti". Kiel 13-jarulino ŝi unuafoje edziniĝis. La edzeco fiaskis, kaj du jarojn poste ŝi edziniĝis duan fojon, sed post plia jaro nur unu afero restis de tiu ĉi edzeco: la nomo BAKER.[1]

Unuajn sukcesojn kiel dancistino ŝi spertis en Novjorko, sed tie ŝi ankaŭ spertis rasismajn antaŭjuĝojn, kaj fine ŝi decidis elprovi sin en Eŭropo. La 2-an de oktobro, 1925 ŝi komencis grandan karieron en la Pariza Théâtre Champs Elysées. Pro sia erotika danco, dum kiu ŝi prezentis sin vestite nur per banana jupo, ŝi rapide famiĝis. Post sukcesoplena turneo tra Eŭropo ŝi revenis al Francio kaj fariĝis stelulino de la "Folies Bergères".

Baker (kromnomita "Bronza Venuso", "Nigra Perlo", "Kreola Diino" kaj nur "La Baker") fariĝis la plej sukcesa usona stelulino en Francio kaj kaptis la imagon de la "perdita generacio" de la junaj usonanoj, kiuj loĝis en la urbo. Kiel dorlotbesto ŝi adoptis gepardon, kiu donis al ŝi diamantokovritan kolumon.

En 1934 ŝi partoprenis en la resurscenigo de la opereto La créole ("La kreola") de Jacques Offenbach, kiu havis grandan sukceson. Por ĉi tiu agado ŝi lernis klasojn pri voĉevoluo kaj fariĝis de sovaĝa dancistino al kantistino,kaj fakte divao.

Ŝi aperis en kelkaj filmoj, plejparte mutaj, kies lasta estis Princesse Tam Tam de 1935. Samjare ŝi ekskursis en Usono, sed en sia puritana patrujo ŝi ne havis la sukceson, kiun ŝi konis en liberala Francio. La manko de sukceso ankaŭ helpis la fakton, ke Baker rifuzis prezenti en salonoj, kie estis enkondukita disiĝo inter nigruloj kaj blankuloj, fenomeno, kiu karakterizis preskaŭ ĉiujn distrajn salonojn de la intermilita periodo.

En 1937 ŝi adoptis la francan naciecon.

Por siaj agadoj dum la Dua Mondmilito al ŝi estis premiita la Medalo Croix de Guerre (Kruco de Milito) kaj la Médaille de la Résistance (Medalo de Rezisto) fare de Charles de Gaulle kaj estis kronita Kavaliro de la Franca Honora Legio.

En la 1950-aj jaroj, kvankam ŝi vivis en Francio, ŝi subtenis la afrikusona civilrajta movado. La 28-an de aŭgusto 1963, ŝi partoprenis la "Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero", vestita per libera Francia uniformo kaj ornamita per siaj ekscelencaj medaloj, kune kun Martin Luther King, kiu faris la faman paroladon "Mi havas Revon". Ŝi estis la sola virino kiu prelegis ĉe tiu manifestacio.

Ŝia privata vivo tamen ne ĉiam estis feliĉa: Ĉiu el ŝiaj entute ses edzecoj fiaskis. Baker, kiu estis ambaŭseksema, interalie interrilatis kun la pentristino Frida Kahlo.

Baker protestis kontraŭ rasismo per nekutima maniero, adoptante 12 infanojn de diversaj nacioj kaj haŭtkoloroj. Kun sia "pluvarka familio", kiun ŝi nomis la "Ĉielarka Tribo", ŝi vivis en franca kastelo, ofte kun financaj malfacilaĵoj.

La 8-an de aprilo 1975 Josephine Baker festis sian 50-jaran laborjubileon per pompa prezentado. Malmultajn tagojn poste ŝi mortis de kor-atako. La entombigo kaŭzis grandan atenton en Francio: Eĉ la ŝtatestro Valéry Giscard d'Estaing esprimis sian funebron.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti