Josip JELAČIĆ Bužimski [jelaĉitj buĵimski], (germane Joseph Jelačić von Bužim, hungare JellasicsJellacsics József) estas nacia heroo de Kroatio. Li estis armeestro kaj banuso.

Josip Jelačić
banuso de Kroatio
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1801 (1801-10-16)
en Petrovaradin
Morto 20-an de majo 1859 (1859-05-20) (57-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Tereza milita akademio • Theresianum vd
Familio
Dinastio Jelačić
Patro Franjo Jelačić vd
Edz(in)o Sophie von Stockau vd
Infanoj Đuro Jelačić vd
Profesio
Okupo militistopolitikisto vd
Aktiva dum 1819– vd
Banuso de Kroatio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Jelačić en Zagrebo de 1866

Li naskiĝis en Petrovaradin en 1801, mortis en Zagrebo en 1859. Post la lernado li iĝis oficiro en Karlovac. En 1835 (kiel kapitano) li batalis kontraŭ la turkoj. En 1848 li estris la armeon en Kroatio kaj elektiĝis banuso. Kiel politikisto, li rifuzis la kunlaboradon kun la freŝa hungara kabineto kaj deklaris union de Kroatio kaj Dalmatio, dume ĉesis la konkordo kun la Hungara reĝlando. En septembro li ekatakis Hungarion, lia armeo preskaŭ atingis Buda-n, kiam en Pákozd li malvenkis. La restarmeo retiriĝis al Vieno, sed dumvoje aliĝis diversaj armeoj, fine ili kune venkis la revoluciulojn de Vieno kaj ankaŭ la hungarojn antaŭ Vieno, poste en Parndorf, en Bábolna kaj en Mór. Printempe de 1849 jam denove la hungaroj venkis en Tápióbicske kaj Isaszeg. Somere li bataladis en suda Hungario. Post fiasko de la hungara liberecbatalo Jelačić hejmenvenis en Kroation, kie li iĝis nacia heroo kaj li ricevis ordenojn de la Habsburgoj.