Josu (koree 여수시, laŭ ĉinaj literoj 麗水市) estas mara havenurbo en Sud-Koreio. Apartenaĵo de la urbego estas 317 insuloj (49 loĝataj, 268 neloĝataj). La urbego estis loko de Expo 2012 (mondekspozicio en 2012).

Josu
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 550010–556906
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 273 761  (2015) [+]
Loĝdenso 544 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 46′ N, 127° 40′ O (mapo)34.760689127.662163Koordinatoj: 34° 46′ N, 127° 40′ O (mapo) [+]
Areo 503,33 km² (50 333 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Josu (Suda Koreio)
Josu (Suda Koreio)
DEC
Josu
Josu
Situo de Josu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yeosu [+]
vdr
Larĝa foto pri la foira areo en Josu
Panoramo de Josu
Vojo en Josu
Haveno en Josu

Bazaj informoj redakti

 
Marbordo kun insulo kaj ponto en Josu
 
Ponto

Geografio redakti

Josu situas en sudorienta parto de la lando laŭ la marbordo sur duoninsulo. Sunĉon troviĝas 27, Seulo 318 km [1].

Historio redakti

La loko aperis jam en 538 A.D. La korea maramea ĉefsidejo situis tie inter 1392-1910, ĉar grandaj insuloj protektas la naturan havenon. Kun la proksima Sunĉon ribelo okazis en 1948. Josu urbiĝis kaj iĝis malferma haveno en 1949, ĝi estis unuigita kun la najbara urbo en 1986, fine kun la plena distrikto en 1998.

Ekonomio redakti

Josu eksportas freŝajn fiŝojn. Petrokemiaj kaj aliaj industrioj estas disvolvitaj en la industria zono.

Klimato redakti

Josu situas en subtropika klimato - dank'al la demara vento kaj varma fluo - havanta malvarmetajn somerojn kaj mildajn vintrojn. Jare pluvas 1429 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-septembro pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 14  °C, tio varias inter 11-18  °C. Inter majo-septembro la temperaturo ofte superas la 30  °C, sed inter novembro-aprilo ofte frostas.

 
Marborda hotelo en Josu
 
Templo

Trafiko redakti

Josu havas internacian flughavenon, krome ĝi estas konektita kun Seulo per fervojo kaj ĝi havas regulajn marajn liniojn al aliaj sud-koreaj havenoj. La haveno estas dividita en du partojn: la malnova okcidenta haveno estas uzata ĉefe por fiŝkaptado kaj la plej nova orienta haveno por komerco.

Vidindaĵoj redakti

  • en la haveno modelo de ŝipo, kiu estis uzita kun granda sukceso kontraŭ la japana mararmeo
  • marborda strando kun vulkana "nigra" sablo
  • Dolsan-ponto (돌산대교) havas variajn lumojn dumnokte. Ĝi estas 450 m longa, 62 m alta liganta la urbocentron kun insulo Dolsan.
  • funikularo malfermita en 2014
  • spektaklo kun fontano kaj hologramekspozicio
  • granda akvario
  • templo (향일암) kun festivalo de sunleviĝo

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti