Josuo (libro)
libro de la hebrea Biblio
Josuo (mallonge Jos) estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio. Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro. Por la judoj ĝi estas (post la Torao) la unua de la profetaj libroj.
סֶפֶר יְהוֹשֻׁעַ | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Nomo redakti
La libro nomiĝas
- en la hebrea: יהושע
- en la greka Septuaginto (LXX): ΙΗΣΟΥΣ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Iosue
La libro nomiĝas tia, ĉar Josuo, filo de Nun, estas ĝia ĉefa rolulo.
Aŭtoro redakti
La libro entenas malnovan materialon, eble el la tempo tuj post la regado de Davido en la 10-a jarcento a. K. Sian hodiaŭan formon ĝi ricevis post la Babilona Ekzilo.
- Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!
Enhavo kaj strukturo redakti
La libro montras la alvenon de la judoj al Palestino post eliro el Egiptio kaj vojaĝo tra la dezerto, kaj la koloniadon de la lando.
La libro havas tri partojn: [1]
- Konkero de la lando (Jos 1 - 12)
- Disdivido de la lando (Jos 13 - 22)
- Sindevigo fare de la popolo (Jos 23 - 24)
La plej konataj perikopoj certe estas
Notoj redakti
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.