Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno

Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, pli precize germane Erzherzog Joseph Anton Johann Baptist von Österreich, hungare Habsburg József nádor = "palatino Jozefo Habsburgo" (naskiĝis la 9-an de marto 1776 en Florenco; mortis la 13-an de januaro 1847 en Buda) estis hungara palatino, politikisto, kaj membro patrona de la Hungara Scienca Akademio (1825). Lia patro estis imperiestro Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio), lia frato estis imperiestro Francisko la 1-a (Aŭstrio), lia plej grava filo estis la lasta hungara palatino Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno, lia filino estis Maria Henrietta de Aŭstrio (baldaŭa belga reĝedzino).

Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno
Pentraĵo de Miklós Barabás pri Joseph Anton Johann Habsburg
Pentraĵo de Miklós Barabás pri Joseph Anton Johann Habsburg
Persona informo
Joseph von Österreich
Naskonomo Joseph Anton Johann Baptist von Österreich
Naskiĝo 9-an de marto 1776 (1776-03-09)
en Florenco
Morto 13-an de januaro 1847 (1847-01-13) (70-jaraĝa)
en Buda
Tombo Reĝa Palaco en Budapeŝto vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Subskribo Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno vd
Patro Leopoldo la 2-a vd
Patrino María Luisa de Borbón vd
Gefratoj Princess Maria Clementina, Duchess of Calabria • Maria Terezo Jozefino de Aŭstrio • Archduchess Maria Anna of Austria • Louis of Austria • Francisko la 1-a • Ferdinando la 3-a, Granda Duko de Toskanio • Archduke Rainer Joseph of Austria • Archduke Anton Victor of Austria • Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-LorenoKarlo de Aŭstrio-TeŝinoRudolfo de Habsburgo-LorenoJohano de Aŭstrio • Archduchess Maria Amalia of Austria (1780-1798) vd
Edz(in)o Duchess Maria Dorothea of Württemberg • Princess Hermine of Anhalt-Bernburg-Schaumburg-Hoym • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia vd
Infanoj Maria Henrietta de Aŭstrio • Archduchess Elisabeth Franziska of Austria • Jozefo Karolo de Habsburgo-LorenoStefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno • Archduchess Hermine of Austria • Alexandrine Erzherzogin von Österreich • Elisabeth Erzherzogin von Österreich • Alexander Erzherzog von Österreich vd
Profesio
Okupo politikisto • aristokrato • milita komandisto • mecenato vd
Laborkampo politiko • milita komando vd
Hungara palatino
Dum 1795-1847
Antaŭulo Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno
Sekvanto Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Joseph Anton Johann Habsburg komence vivis en kortumo en Florenco, ekde 1790 en Vieno, ekde 1792 en Buda. Post 4 jaroj li iĝis palatino. Li lernis la hungaran, tial li estis populara inter la hungaroj. Li konstante strebis por la hungara konstitucio, multe laboris por evolui urbojn Pest kaj Buda. Tiutempe okazis en Hungara reĝlando la reforma movado, kiun li apogis. Nepre menciindaj liaj laboradoj por fervojo inter Pest (urbo)-Vác, Hungara Nacia Muzeo, Tutlanda Biblioteko Széchényi, MTA, Societo Kisfaludy, observatorio sur Monto Gellért kaj Insulo Margareta. En Alcsút li konstruis kastelon kun arboreto. Li laŭvice havis 3 edzinojn. Li estis entombigita en Buda, la hungaroj opiniis pri li: "Li naskiĝis Habsburgo kaj li mortis hungaro".

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti