Jozefo Guislain

belga kuracisto

Jozefo GUISLAIN (naskiĝis en Gento, la 2-an de februaro 1797, mortis samurbe la 1-an de aprilo 1860) estis belga kuracisto kaj pioniro de psikiatrio. Kvankam li naskiĝis ene de prestiĝa arkitekta familio, li tamen elektis medicinon studi. Li estis mirinda studento, kiu gajnis plurajn premiojn. Li estis unu el la unuaj studentoj de la Genta Universitato kiu fondiĝis en 1817. Jozefo promociiĝis en 1819 kiel medicina doktoro.

Jozefo Guislain
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1797 (1797-02-02)
en Gento
Morto 1-an de aprilo 1860 (1860-04-01) (63-jaraĝa)
en Gento
Tombo Campo Santo
Lingvoj francagermananederlanda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Genta Universitato
Okupo
Okupo psikiatro • universitata instruisto • kuracisto
vdr

Aparte interesis s-ron Guislain psikaj malsanoj. Estis tiutempe "frenezulaj domoj" en Gento. La kondiĉoj en tiuj karceroj por psikaj malsanuloj estis senhonorigaj ĝis Petro Jozefo Triest tie enkondukis la zorgon.

En 1818 Vilhelmo la 1-a de Nederlando proklamis reĝan decidon reformi la psikiatriajn malsanulejojn. La provinca komisiono de medicino pristudis tiun ĉi decidon kaj en 1821 organizis konkurson pri manieroj plibonigi la kuracadon de la psikaj malsanuloj. Guislain partoprenis en tiu ĉi konkurso kaj gajnis en 1825 premion kun la peto eldoni sian verkon. Tion ĉi li faris; aperis libro kun la titolo Traité sur l'Aliénation mentale et les Hospices des aliénés. Verŝajne pro tiu ĉi verko Jozefo ekkonis s-ron Triest kaj post ties rekomendo Guislain estis en 1828 nomumita kiel ĉefa kuracisto de la Genta psika malsanulejoj por kiuj respondecis Triest.

En 1829 Jozefo Guislain kune kun kanoniko Triest verkis internan regularon por la institucioj. Estis la unua fojo ke priskribiĝis kiel humane kaj terapie respondece interagi kun la malsanuloj.

En 1850 li kune kun Edouard Ducpétiaux faris la bazon por leĝo pri la psika zorgo. Tiu ĉi leĝo ĝis 1991 en Belgio restis valida.

En 1833 Guislain publikigis sian bazan verkon Traité sur les phrénopathies en kiu li donas superrigardon de ĉio kion li priskribas kiel psikiatro. Per lia triparta verko Leçons orales sur les phrénopathies de 1852 li plu-ellaboris sian vidpunkton je la psikaj malsanoj.

En 1835 li estis nomumita profesoro pri fiziologio ĉe la Genta universitato. Intertempe Guislain dum pluraj vojaĝoj faris studojn pri la eventuala konstruo de institucio por psikaj malsanuloj. Li ankaŭ dum mallonga periodo estis membro de la urba konsilantaro de Gento, speciale por povi pli bone defendi siajn ideojn pri la prizorgo de psikaj malsanuloj kaj la konstruo de nova institucio. Li tion sukcese faris, ĉar en 1852 la urba konsilantaro akceptas liajn planojn. En 1857 oni ekuzis la de Guislain planitan institucion.

Guislain mortis la 1-an de aprilo 1860. En 1887 oni inaŭguris statuon de Jozefo Guislain ĉe la strato Begijnhoflaan en Gento. Nuntempe la loko de la iama institucio estas muzeo pri psikaj malsanoj, dediĉita al Guislain.

Eksteraj ligiloj redakti