Juĝa Komitato de la Privata Konsilio

La Juĝa Komitato de la Privata Konsilio (angle Judicial Committee of the Privy CouncilJCPC) estas unu el la plej gravaj kaj altaj kortumoj de Britio. Ĝi estis establita de la leĝo "Judicial Committee Act" en 1833. Ĝi anstataŭis la Kortumon de Delegitoj.

La Komitato estas la plej alta apelacia kortumo por pluraj sendependaj ŝtatoj de la Komunumo de Nacioj, sed ankaŭ por la britaj transmaraj teritorioj kaj aliaj dependaĵoj de la brita krono. Ĝi estas plej ofte kromnomata "Privy Council" en la angla lingvo, ĉar la juraj apelacioj estas senditaj al la brita monarko, kiu kiel "Reĝa Moŝto en Koncilio" sekve petas konsilon de la Juĝa Komitato.