JU Wenjun (ĉine 居文君, naskiĝis la  31-an de januaro 1991(nun 1991-01-31)) estas ĉina ŝakludanto, kiu havas la sen seksa distinga FIDE-titolon de grandmajstro (GM). Ŝi estas la kuranta virina mondĉampiono kaj la kvina virino kiu trapasis la barieron de la 2600 Elo-nombro en marto 2017. Ju Wenjun gajnis 3 sinsekvaj Mondaj Virinaj Ŝakaj Ĉampionumoj inter 2018 kaj 2020.

Ju Wenjun
Ju Wenjun en la 42-a Ŝakolimpiko en Bakuo 2016.
Ju Wenjun en la 42-a Ŝakolimpiko en Bakuo 2016.
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1991 (1991-01-31) (33-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Kariero redakti

En decembro 2014 Ju atingis la 3an lokon ĉe la Azia Virina Ŝaka Ĉampionumo en Bejruto, Libano.[1] Tiu rezilto kvalifikis ŝin por ludi en sia unua Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo dum 2016, ŝi konkuris ankaŭ en la eldonoj de 2008, 2010, 2012, 2015 kaj 2017.

Ŝi gajnis la Ĉina Virinan Ŝaka Ĉampionumo en 2010 kaj 2014. En julio 2011 ŝi gajnis la Hangzhou Virinan Grandmaster Ŝakturniron per poentaro de 6½/9 antaŭ la reganta mondĉampionino Hou Yifan. En oktobro 2011 ŝi atingis la duan lokon ĉe la Nalchik stage de la FIDE Virina Grand Prix 2011-2012 per 7/11 nur malantaŭ Zhao Xue, sia efektiveco sufiĉis por atingi sian trian kaj lastan normon bezonata por la grandmajstran (GM) titolon. Bedaŭrinde en unu el la normoj mankis la subskribo de arbitracianto, kio malebligis ricevi ĝin.

De la 18-an de junio ĝis la 2-an de julio ĉe la 5a etapo de la FIDE Virina Grand Prix 2013-2014 okazigita en Lopota, Kartvelio ŝi finis dua per poentaro de 7/11, tiu rezulto donis al Ju sian kvaran GM normon. De la 24-an de aŭgusto ĝis la 7-an de septembro 2014 dum la 6a etapo de la FIDE Virina Grand Prix 2013-2014 ŝi kundividis la unuan pozicion kun Hou Yifan per poentaro de 8½/11 sed gajnis ĝin pro pli bona decidpoentaro.

En novembro 2014 la FIDE transdonis al ŝi la GM titolon en la kvara Prezidenta Kunsido okazigita en Soĉi, Rusio. Tio inkludis ses GM normoj ŝi estis la 31a ĉina grandmajtro kaj la 31a virino kiu atingas tiun rezulton. Ankaŭ dum 2014 ŝi kundividis la unua pozicion kun Lei Tingjie ĉe la 4a Ĉina Masters Turniro en Wuxi.

En februaro 2016 Ju gajnis la Tehrana etapo de la FIDE Women's Grand Prix 2015-16 kaj la lastan turniron de la Grand Prix en Ĥanti-Mansijsk, Rusio. Ŝi fariĝis la defianto en la Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo 2018. Dum 2017 ŝi gajnis la Monda Virina Rapida Ĉampionumo okazigita en Riado.

Teamokazoj redakti

Ju Wenjun ludas por la virina nacia teamo de Ĉinio ekde 2008. Ŝia teamo gjnis la oran medalon en la 42-a Ŝakolimpiko, la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo 2009 kaj 2011, la Azia Virina Nacia Ŝakpokalo en 2012, 2014 kaj 2016 plus en la Aziaj Ludoj 2010.

En 2013 ŝi gajnis la arĝentan medalon kun la Ŝanhaja Teamo ĉe la Aziaj Urbaj Ŝaka Ĉampionumo okazigita en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Ŝi ludas por la Ŝanhaja Ŝakklubo en la Ĉina Ŝakligo (CCL).

Ŝakolimpikoj redakti

Ju partoprenis en 6 ŝakolimpikoj:

Referencoj redakti

  1. TWIC 529: Asian Women's Championship (angle). The Week in Chess. Alirita 2020-10-13.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti