Juan Diego (aktoro)

Juan Diego Ruiz Moreno (Bormujos, 14a de decembro 1942 - Madrido, 28a de aprilo 2022)[1]​ estis hispana aktoro​. En sia longa kariero en la scenaj artoj, elstaras Goja-premio al plej bona aktoro kaj la Arĝenta Konko en la Donostia Internacia Filmfestivalo pro la filmo Vete de mí.

Juan Diego
Persona informo
Juan Diego Ruiz Moreno
Naskonomo Juan Diego Ruiz Moreno
Naskiĝo 14-an de decembro 1942 (1942-12-14)
en Bormujos
Morto 28-an de aprilo 2022 (2022-04-28) (79-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Komunista Partio de Hispanio vd
Profesio
Alia nomo Juan Diego vd
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • politika aktivisto • aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1957–2022 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li debutis en teatro en 1957, kaj post tri jaroj li ludis en Sevilo por Atendante Godot, de Samuel Beckett. Poste li eklaboris por Televisión Española (TVE). Li partoprenis en granda kvanto de programoj de la ŝtata televido pri teatro kaj ĉefe en la populara programo de la 1960-aj jaroj nome Estudio 1.

En la 1970-aj jaroj li iĝis aktivulo de la Komunista Partio de Hispanio (PCE) tiam eksterleĝa. En 1975 li estis unu de la organizantoj de striko de aktoroj kiuj postulis malpliigon de la laborhoroj de la aktoroj. Ankaŭ en 1975 Juan Diego aperis kun Ana Belén en la filmo La criatura, de Eloy de la Iglesia, kun kiu li jam kunlaboris en Algo amargo en la boca (1969), kaj partoprenis en la unua filmo de Francisco Rodríguez, nome La casa grande, filmo kiu partoprenis en la Berlinale.[2]​ Tiam Juan Diego jam estis konata eksterlande, ĉar en 1970 li estis partoprenanta en la filmo de Ettore Scola Dramma della Gelosia, en kiu ludis Marcello Mastroianni kaj Monica Vitti.

En la sekva jardeko li partoprenis en Los santos inocentes (Mario Camus, 1984) ludante la rolon de kacikeca kamparanestro malhumana kiu fitraktas familion de kampogardistoj. Tiu estis unu el liaj plej famaj roloj. En 1986 li partoprenis en El viaje a ninguna parte, kroniko de Fernando Fernán Gómez pri la vaganta vivo de la iamaj geaktoroj, kaj en Dragon Rapide, en kiu Juan Diego ludis la rolon de Francisco Franco kiam tiu estis aliĝonta al la partio de la insurekciuloj. Pro sia ludado en tiu filmo li ricevis la unuan el naŭ nomumojn por la Goja-premioj, sekvita de liaj roloj pri sankta Juan de la Cruz en la filmo de Carlos Saura La noche oscura (1989) kaj pri la bigota kaj komplotema kapuceno de El rey pasmado (1991), kiu havigis al li sian unuan premion.

En 1999 laborinta en teatro, li revenis al kino per París-Tombuctú, en kiu Juan Diego ludis la rolon de anarkiisto kiu vagadis nuda sur la stratoj de la vilaĝo. En 2002, Juan Diego revenis al televido kun Benito Zambrano por Padre coraje, rolo per kiu li ricevis la premion de la Unión de Actores en kies ceremonio la kandidatoj unuanime kriis "Ne al milito", kontraŭ la decido de George W. Bush startigi la militon de Irako. Fakte Juan Diego mem legis manifestojn en la madrida Sunpordo akompanata de María Barranco kaj Juan Diego Botto.

Poste la aktoro partoprenis en la filmo El séptimo día (2003), en kiu li ludis la rolon de unu de la murdistoj de la masakro de Puerto Hurraco, reala okazaĵo en vilaĝeto de Ekstremaduro, kiu nun estas parto de la municipo Benquerencia de la Serena. Poste li videblis en la filmo La vida que te espera, reĝisorita de Manuel Gutiérrez Aragón. En 2005 li intervenis en la sukcesa kaj populara televida serio Los hombres de Paco (kiu elsendiĝis ĝis 2010), kun la aktoroj Paco Tous, Pepón Nieto, Hugo Silva kaj Adriana Ozores, inter aliaj. Lia rolulo, la komisaro don Lorenzo, estis unu de la plej popularaj de tiu komedia serio de Antena 3.

Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2015.

Kelkaj filmoj redakti

Jaro Filmo Raĝisoro Rolulo
2021 El Cover Secun de la Rosa Daniel "El Guitarras"
2019 A pesar de todo Gabriela Tagliavini Pedro
2016 No sé decir adiós Lino Escalera José Luis
2014 Anochece en la India Chema Rodríguez Ricardo
2012 Todo es silencio José Luis Cuerda Mariscal
30 años de oscuridad Manuel H. Martín Manuel Cortés
2011 23-F: la película Chema de la Peña Alfonso Armada
2010 Lope Andrucha Waddington Jerónimo Velázquez
Que se mueran los feos Nacho G. Velilla Auxilio
2009 Rose et noir Gérard Jugnot Poveda
2007 Casual Day Max Lemcke José Antonio
Fuerte Apache Jaume Mateu Adrover Toni Darder
2006 Vete de mí Víctor García León Santiago
El camino de los ingleses Antonio Banderas Don Alfredo
Remake Roger Gual Damián
El triunfo Mireia Ros Gandhi
Pobre juventud Miguel Jiménez Patro de Loren
2004 María querida José Luis García Sánchez Luis
El séptimo día Carlos Saura Antonio Izquierdo
Noviembre Achero Mañas Pedro
Torapia Karra Elejalde Rufino
La vida que te espera Manuel Gutiérrez Aragón Gildo
2003 Torremolinos 73 Pablo Berger Don Carlos
Una pasión singular Antonio Gonzalo Alejandro
2002 La virgen de la lujuria Arturo Ripstein Gimeno
Smoking Room Roger Gual
Julio D. Wallovits
Sotomayor
2000 Fugitivas Miguel Hermoso Raimundo
You're the One (una historia de entonces) José Luis Garci Don Matias
1999 El invierno de las anjanas Pedro Telecha Germán
París-Tombuctú Luis García Berlanga Boronat
Entre las piernas Manuel Gómez Pereira Jareno
1998 Yerma Pilar Távora Juan
1997 La novia de la media noche Antonio Simón Dr. Adrián Pastor
1993 Tirano Banderas José Luis García Sánchez Nacho Veguillas
1992 El beso del sueño Rafael Moreno Alba Salvatierra
Jamón, jamón Bigas Luna El padre
1991 El rey pasmado Imanol Uribe Padre Villaescusa
Martes de Carnaval Fernando Bauluz
Pedro Carvajal
Editor
La noche más larga José Luis García Sánchez Menéndez
Cabeza de Vaca Nicolás Echevarría Álvar Núñez Cabeza de Vaca
1989 La noche oscura Carlos Saura San Juan de la Cruz
1988 Pasodoble José Luis García Sánchez Juan Luis
1987 Jarrapellejos Antonio Giménez-Rico Saturnino
Laura, del cielo llega la noche Gonzalo Herralde Tomás
Los negros también comen Mario Ferreri Diego Ramírez
1986 El hermano bastardo de Dios Benito Rabal Omar Hazim
Dragon Rapide Jaime Camino Generalo Franco
El viaje a ninguna parte Fernando Fernán Gómez Sergio Maldonado
1985 Los paraísos perdidos Basilio Martín Patino Ministro
De tripas corazón Julio Sánchez Valdés Jaime Vera
1984 Los santos inocentes Mario Camus Señorito Iván
1977 La criatura Eloy de la Iglesia Marcos
1976 Colorín colorado José Luis García Sánchez Fernando
1975 El Love Feroz o Cuando los hijos juegan al amor José Luis García Sánchez Invitado al bautizo
1970 Dramma della Gelosia Ettore Scola Hijo de Antonia
1969 Algo amargo en la boca Eloy de la Iglesia César
1966 Fantasía... 3 Tomasín

Referencoj redakti

  1. Torres, Rosana (28a de aprilo 2022). «Muere Juan Diego, actor inmenso y ‘rojo’ recalcitrante». El País. Konsultita la 29an de aprilo 2022.
  2. La casa grande - IMDb, Konsultita la 28an de aprilo 2022.

Literaturo redakti