Juan García Hortelano

hispana verkisto

Juan GARCÍA HORTELANO (Madrido, 14a de februaro 1928 - Madrido, 3a de aprilo 1992) estis hispana verkisto.

Juan García Hortelano
Persona informo
Aliaj nomoj Luciana de Lais
Naskiĝo 14-an de februaro 1928 (1928-02-14)
en Madrido
Morto 3-an de aprilo 1992 (1992-04-03) (64-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkisto • poeto • literaturkritikisto
vdr

Kariero redakti

Li gradiĝis je Juro per la Universitato de Madrido en 1950, kaj funkciuliĝis en 1953. En 1951 li aliĝis al la Komunista Partio de Hispanio (PCE). Li partoprenis en babilrondoj kiel ĉe Café Gijón. Li ekkarieris per sia romano Barrio de Argüelles kiu iĝis finalisto de la Premio Nadal en 1956, kvankam ĝi neniam publikiĝis. En 1959 li jam publikigis sian unuan romanon, nome Nuevas amistades, kiu ricevis la Premion Biblioteca Breve; li ricevis ankaŭ la Premion Formentor de las Letras pere de Tormenta de verano (Somera ŝtormo, 1961), kiu estis tradukita al dekdu lingvoj. Admiranto de Flaubert, Proust, Sartre, Boris Vian (kiun li tradukis hispanen) kaj de Cervantes kaj Galdós, inter aliaj, li ankaŭ verkis poezion, opiniartikolojn por ĵurnalo El País, novelojn kaj eseojn pri la literaturo de verkistoj kiel Jovellanos, Cesare Pavese, Kafka, Walser, Proust, Céline, Sartre, la nouveau roman, Machado, Salinas, Onetti, Barral ktp. Liaj kompletaj verkoj estis publikigitaj de la Eldonejo Lumen.

Li famiĝis eble pro la parodia romano Gramática parda, enorma kolekto de aludoj al la franca literaturo, ĉefe per konstanta interteksto kun la romano L'Arrache-cœur (1953) de la franca Boris Vian, kies influo evidentiĝas ĉefe en la konstruado de infanaj roluloj. Los archivos secretos (La sekretaj arkivoj) estas novelaro de ampleksa gamo el la Hispana Enlanda Milito ĝis la sinadoro de la verkistoj. El gran momento de Mary Tribune estas konsiderata lia majstroverko kaj unu el ĉefaj hispanaj romanoj de la 1970-aj jaroj; temas pri la sociaj rilatoj de la rakontanto kun siaj amikoj kaj virinoj, aparte pri iu usonanino Mary Tribune, kiun li ĵus ekkonis.

Verkoj redakti

Noveloj redakti

  • Gente de Madrid (Seix Barral, 1967)
  • Apólogos y milesios (Lumen, 1975)
  • Cuentos completos (Alianza, 1979)
  • Preparativos de boda (Almarabu, 1986)
  • Mucho cuento (Mondadori, 1987)
  • Los archivos secretos (Montena, 1988)

Poezio redakti

  • Echarse las pecas a la espalda (Hiperión, 1977)
  • El grupo poético de los años 50. Una antología (Taurus, 1978)
  • La incomprensión del comercio (Ediciones B, 1995)

Romanoj redakti

  • Nuevas amistades, Premio Biblioteca Breve (Seix Barral, 1959)
  • Tormenta de verano, Premio Formentor de las Letras (Seix Barral, 1961)
  • Los vaqueros en el pozo (Alfaguara, 1979)
  • Gramática parda, Premio de la Crítica (Argos-Vergara, 1982)
  • Muñeca y macho (Mondadori, 1990)

Esearo redakti

  • Crónicas correspondidas (Alfaguara, 1997)
  • Invenciones urbanas (Cuatro, 2001)
  • Crónicas, invenciones, paseatas (Lumen, 2008)

Bibliografio redakti

  • B. C. Zinn, The Problem of Personal and Social Identity in the Novels of JGH, Univ. of Pennsylvania, 1980.
  • D. Troncoso, La narrativa de JGH, Univ. de Santiago, 1985.
  • Compás de letras, 2, 1993, pri JGH.
  • Juan García Hortelano, Invenciones urbanas, Cuatro ediciones, 2001.

Eksteraj ligiloj redakti