Juan Luis ARSUAGA Ferreras (Madrido, 1954) estas hispana paleoantropologo. Estas doktoro en Biologiaj Sciencoj en la Komplutensa Universitato de Madrido kaj profesoro de Paleontologio en la Fakultato de Geologiaj Sciencoj de tiu sama universitato.[1] Ekde julio de 2013 li estas scienca direktoro de la Muzeo de Homa Evoluo de Burgos.[2]

Juan Luis Arsuaga
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1954 (1954-01-01) (70-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Familio
Patro Pedro María Arsuaga
Okupo
Okupo paleontologo • paleoantropologo • sciencovulgarigisto
vdr

Kariero redakti

Li estas membro de la esplorteamo de la kuŝejoj de la Plejstoceno de la montaro Atapuerca (Provinco Burgoso, Hispanio) ekde 1982, unue sub estreco de Emiliano Aguirre Enríquez kaj ekde 1991 kundirektoro kun José María Bermúdez de Castro kaj Eudald Carbonell Roura de la teamo kiu ricevis la Premion Princo de Asturio de Scienca kaj Teknika Esplorado de 1997 kaj la Premion Castilla y León de Sociaj kaj Homaj Sciencoj de 1997. En 1999 li fondis la Fondaĵon Atapuerca.

En 2002 li estis nomumita membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.[3]

La 30an de aprilo 2010 li estis nomumita doktoro Honoris Causa, kune kun la aliaj du teamestroj, fare de la Universitato de Burgos.[4]

La trovitaĵoj de Atapuerca havigis al la scienca komunumo novan informon pri la unuaj homoj kiuj vivis en Eŭropo, inter kiuj elstaras la restaĵoj de nova homineno, nome Homo antecessor, datita el 900 000 jaroj.[5]

Kelkaj verkoj redakti

Scienca disvastigo redakti

  • Arsuaga, J. L. kaj Martínez, I. (1998) La Especie Elegida. Ediciones Temas de Hoy, Col. Tanto por Saber ISBN 978-84-7880-909-7
  • Cervera, J.; Arsuaga, J. L.; Bermúdez de Castro, J. M.; Carbonell, E. kaj Trueba, J. (1998) Atapuerca. Un millón de años de historia. Plot Ediciones kaj Editorial Complutense ISBN 978-84-7491-629-4
  • Arsuaga, J. L. (1999) El collar del Neandertal. Ediciones Temas de Hoy, Col. Tanto por Saber ISBN 978-84-7880-793-2
  • Bermúdez de Castro, J. M.; Arsuaga, J. L., Carbonell, E. kaj Rodríguez, J. (Eds.) (1999) Atapuerca. Nuestros antecesores. Junta de Castilla y León ISBN 978-84-7846-871-3
  • Arsuaga, J. L. (2001) El enigma de la esfinge. Plaza & Janés Editores, Col. Areté ISBN 978-84-01-34160-1
  • Arsuaga, J. L. (2002) Los aborígenes. RBA Libros ISBN 978-84-7901-932-7
  • Martínez, I. kaj Arsuaga, J. L. (2002) Amalur. Del átomo a la mente. Ediciones Temas de Hoy ISBN 978-84-8460-191-3
  • Arsuaga, J. L.; Bermúdez de Castro, J. M.; Carbonell, E. kaj Trueba, J. (2003) Los primeros europeos: Tesoros de la sierra de Atapuerca. Junta de Castilla y León ISBN 978-84-9718-143-3
  • Arsuaga, J. L. (2004) El mundo de Atapuerca. Plaza & Janés Editores ISBN 978-84-01-37895-9
  • Arsuaga, Juan Luis; Martínez, Ignacio (2004). Atapuerca y la evolución humana. Fotografio: Javier Trueba. Barcelona: Fundació Caixa Catalunya. ISBN 84-89860-56-4.
  • Arsuaga, J. L. (2006) La saga humana. Editorial Edaf ISBN 978-84-414-1821-9
  • Arsuaga, J. L. (2008) Mi primer libro de la prehistoria: Cuando el mundo era niño. Editorial Espasa ISBN 978-84-670-2938-2
  • Arsuaga, J. L. (2009) El reloj de Mr. Darwin. Ediciones Temas de Hoy ISBN 978-84-8460-792-2
  • Arsuaga, J. L. (2010) Elemental, queridos humanos". Ediciones Temas de hoy. Ilustraĵoj de Forges
  • Arsuaga, J. L. (2012) El primer viaje de nuestra vida. Ediciones Temas de Hoy ISBN 978-84-9998180-2
  • Arsuaga, J. L. kaj Martín-Loeches, M. (2013) El sello indeleble. Pasado, presente y futuro del ser humano. Ediciones Debate, 424 pp. ISBN 9788499922485
  • Arsuaga, J. L. (2019) Vida, la gran historia: Un viaje por el laberinto de la evolución

Fikcio redakti

  • Arsuaga, J. L. (2005) Al otro lado de la niebla. Santillana Ediciones Generales, S.A., Col. Suma de Letras ISBN 978-84-96463-16-5

Notoj redakti

  1. Resolución de 18 de enero de 2001, de la Universidad Complutense de Madrid, por la que se nombra a don Juan Luis Arsuaga Ferreras Catedrático de Universidad, del área de conocimiento de «Paleontología». Alirita la 16an de julio 2020.
  2. Europa Press (2013) Juan Luis Arsuaga asume la dirección artística [sic del MEH.] rtvcyl.es. (Konsultita la 16an de julio 2020)
  3. Juan Luis Arsuaga Member Directory. Usona Nacia Akademio de Sciencoj. Alirita la 16an de julio 2020
  4. Doctores Honoris Causa Juan Luis Arsuaga, José María Bermúdez de Castro y Eudald Carbonell, 2010 Alirita la 16an de julio 2020.
  5. Parés, J. M.; Arnold, L.; Duval, M.; Demuro, M.; Pérez-González, A.; Bermúdez de Castro, J. M.; Carbonell, E.; Arsuaga, J. L. (2013). «Reassessing the age of Atapuerca-TD6 (Spain): new paleomagnetic results». Journal of Archaeological Science 40: 4586-4595. doi:10.1016/j.jas.2013.06.013. Alirita la 16an de julio 2020.

Eksteraj ligiloj redakti