Juan Régulo Pérez

Juan RÉGULO PÉREZ (naskiĝis la 30-an de marto 1914 en Garafía, mortis la 27-an de januaro 1993) estis hispana esperantisto en la Kanariaj Insuloj, profesoro de la universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, unu el la plej grandaj eminentuloj de la Esperanto-movado en ĝia historio.

Juan Régulo Pérez
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1914 (1914-03-30)
en Garafía
Morto 27-an de januaro 1993 (1993-01-27) (78-jaraĝa)
en La Laguna
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato La Laguna
Subskribo Juan Régulo Pérez
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li naskiĝis en la vilaĝo Garafía en la plej okcidenta insulo de la Kanariaj insuloj, La Palmo. Post dek jaroj liaj gepatroj transloĝiĝis al Santa Cruz. Liaj gepatroj estis malriĉaj analfabetaj kamparanoj. Juan kiel 15-jarulo (1929) fariĝis studento. En 1933 li konatiĝis kun Esperanto. En 1934 li komencis instrui en elementa lernejo kaj instruis ankaŭ Esperanton.

En 1936 komenciĝis la hispana civila milito, oni elpelis lin el la lernejo, nuligis lian instruistan diplomon kaj eĉ por tri jaroj enkarcerigis lin, eble pro suspekto pri simpatioj al maldekstruloj. Li vivis en koncentrejoj en Hispanio kaj Maroko kaj punlabore konstruis ŝoseojn kaj fortikaĵojn.

En 1941 kiel 27-jara li fariĝis universitata studento en La Laguna, insulo Tenerifo, studante klasikan filologion. Post kvar jaroj en oktobro 1945 li fariĝis universitata docento, helpprofesoro en la Filozofia kaj Beletra Fakultato. Kun permeso de la dekano li tie gvidis ankaŭ kursojn de Esperanto, kiujn en 1949 ĉesigis nova rektoro.

En 1952 li fondis eldonejon Stafeto kaj dum kvaronjarcento eldonadis juvelojn de nia literaturo, poezion, prozon, sciencajn verkojn, lingvajn analizojn k.s.

Lia dua eldonaĵo La Bapto de Caro Vladimir de la ĉeĥa satira poeto Karel Havlíček Borovský en majstra traduko de Tomáš Pumpr grave endanĝerigis lin, ĉar la frankisma reĝimo en Hispanio vidis en la kritiko de tiranismo sian kritikon. La estraranoj de la Hispana Esperanto-Federacio timis, ke tio povus kaŭzi ĉesigon de esperanto-movado en la lando, tial ili petis la eldoniston forbruligi la tutan eldonon, kion li rifuzis. Interese estas, ke ankaŭ la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio malebligis al la tradukinto aĉeti la libron (ĉiujn fremdajn valutojn la loĝantaro devis transdoni al la ŝtato kaj tiu rifuzis liberigi monon por aĉeti la libron).

Régulo Pérez estis membro kaj kunfondinto de AIS San-Marino.

Eldonaĵoj de La Laguna redakti

 
Rikolto, 1992.

1952 redakti

1953 redakti

1955 redakti

1956 redakti

1957 redakti

1958 redakti

1959 redakti

1960 redakti

1961 redakti

1962 redakti

1963 redakti

1964 redakti

1965 redakti

1966 redakti

1967 redakti

1969 redakti

1970 redakti

1971 redakti

1972 redakti

1973 redakti

1974 redakti

1975 redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti