João Rodrigues Cabrilho

(Alidirektita el Juan Rodríguez Cabrillo)

João Rodrigues Cabrilho, konata ankaŭ kiel Juan Rodríguez Cabrillo (ĉ. 13-a de marto de 14993-a de januaro de 1543), estis portugala navigisto kaj esploristo de la 16a jarcento. Li estas konata ĉefe ĉar realigis unu el la unuaj eŭropaj ekspedicioj ĉe la okcidenta marbordo de Nordameriko (Pacifika Oceano) dum li navigadis je la servo de la Hispana monarkio, nome ĉe la marbordo kie nun estas la aktuala ŝtato de Kalifornio (kie li estis la unua konata eŭropano kiu tie surteriĝis), kaj ĉar li partoprenis en la fondo de la urbo Oaxaca, en Meksiko. Li ankaŭ partoprenis en la konkero de la ĉefurbo de la Azteka Imperio nome Tenoĉtitlano, kun la konkistadoro Hernán Cortés em 1521, kaj kun Pedro de Alvarado plus aliaj 300 eŭropanoj, en la konkero de la teritorioj kiuj enhavas la nunajn de Honduro, Gvatemalo kaj Salvadoro, el 1523 al 1535.

João Rodrigues Cabrilho
Persona informo
Naskonomo Juan Rodríguez Cabrillo
Naskiĝo 30-an de novembro 1496 (1496-11-30)
Morto 3-an de januaro 1543 (1543-01-03) (46-jaraĝa)
en San Miguel Island
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de KastilioReĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo • navigisto • malkovrintokonkistadoro
vdr
Monumento al Cabrilho, Point Loma, San Diego, Kalifornio, Usono.

Bibliografio redakti

  • Visconde de Lagoa, João Rodrigues Cabrilho – achegas para a sua biografia, pref. do Comodoro Sarmento Rodrigues, Lisboa, Agência Geral do Ultramar, 1958.
  • Harry Kelsey (curator of history at the Natural History Museum of Los Angeles County) – Juan Rodriguez Cabrillo, 1998.
  • Kelsey, Harry. 1986. Juan Rodríguez Cabrillo. The Huntington Library, San Marino
  • Cabrillo National Monument Foundation. 1999 "An Account of the Voyage of Juan Rodriguez Cabrillo."

Eksteraj ligiloj redakti