La Jubilea simbolo estas alternativa simbolo proponita por Esperanto. Ĝi en moderna grafiko reprezentas la internan ideon de Esperanto: kunigi ĉiujn. Ĝi entenas la latinan literon E (Esperanto) kaj la cirilan literon Э (Эсперанто) simbolante la unuigon de okcidento kaj oriento. La ideo, uzi la du literojn okazis ĉar la simbolo estas kreita antaŭ la fino de "Malvarma milito", tiam Usono (kies ĉefa lingvo, la angla, uzas la latinan alfabeton) kaj Sovetunio (kies ĉefa oficiala lingvo, la rusa, uzas la cirilan alfabeton) estis la ĉefaj "malamikoj" en la mondo.

Monumento pri la Jubilea Simbolo en Alto Paraíso, Brazilo. Sur la foto estas Hilmar Ilton S. Ferreira, proponinto de la simbolo.

UEA igis konkurson por elekti jubilean simbolon. Ĝin gajnis brazila esperantisto Hilmar Ilton S. Ferreira en 1983, kiu proponis desegnaĵon de Janette Lindo Ferreira. La gajninta simbolo estis ne tute simetria. La tiama Grafika Centro Antverpeno de UEA petis de Bob Venhuizen, volontula grafikisto, netigi ĝin. Tiu netigita formo estis uzata dum la jubilea jaro de UEA. Ĝi tamen uzis nur la liniojn, plej ofte nigrajn liniojn sur alikolora fono, aŭ blankajn liniojn sur alikolora fono. La interno de la linioj do estis ĉiam alia.

Tuj post la jubilea jaro de 1987 Flandra Esperanto-Ligo komisiis al loka specialistino pri merkatado ellabori iun koheran stilon por ĉiuj siaj varbiloj. La specialistino rekomendis la jubilean simbolon, sed konsilis ke la liniaro de la simbolo estu ĉiam nigra, kaj la interno de la simbolo ĉiam verda. Ŝi elektis la verdon Pantone 389, kiu en RGB-notacio egalas al proksimume #CCE82E.

UEA transprenis tiun stilon por siaj presaĵoj por la ekstera mondo. Ekzemple la Esperanto-dokumentoj de la komenco de la 1990-aj jaroj ĉiuj estas samstilaj kaj portas la simbolon kun nigraj linioj kaj la supre menciita verdo. Poste aliaj organizaĵoj kiel TEJO, ILEI kaj UFE transprenis la saman stilon kaj uzis ĝin dum kelkaj jaroj. Flandra Esperanto-Ligo daŭre uzas ĝin en la tiam decidita formo. UEA uzas sian propran adapton. EEU uzas ankoraŭ alian version. Kvara variaĵo havas etan verdan stelon kvinpintan inter la supraj brakoj de la dekstra inversigita E.

Oni fojfoje kromnomas ĝin "la melono" pro ĝia melonecaj formo kaj koloro.

Ankaŭ ekzistas teksta versio de la Jubilea simbolo "ЄЭ" kiun oni ofte uzas ekz. en tujmesaĝiloj kaj sociaj retoj.

Vidu ankaŭ redakti