Juda Agentejo por Israelo

(Alidirektita el Juda Agentejo)

La Juda Agentejo por IsraeloSoĥnut (hebree הסוכנות היהודית לארץ ישראל, ha-Soĥnut ha-Jehudit le-Erec Jisra'el, "Juda Agentejo por la lando Israelo") estas registara organizaĵo jud-cionista kreita en 1923 cele al plenumo kiel reprezentanto de la juda komunumo dum la Brita Mandato Palestino. Ĝi ricevis oficialan agnoskon en 1929. En la 1930-aj jaroj ĝi iĝis la de facto registaro de la juda loĝantaro, kies estroj estis elektitaj de ĉiuj el la judoj de la mandato. Ĝi estis la ĝermo de la estonta israela registaro proklamata en 1948.

Juda Agentejo por Israelo
Konstruaĵo de la Juda Agentejo en Jerusalemo.
Konstruaĵo de la Juda Agentejo en Jerusalemo.
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1929 vd
Antaŭe Palestine Office vd
Geografia situo 31° 46′ 38″ N, 35° 12′ 57″ O (mapo)31.777323135.215941Koordinatoj: 31° 46′ 38″ N, 35° 12′ 57″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Jerusalemo
Juda Agentejo por Israelo (Israelo)
Juda Agentejo por Israelo (Israelo)
DEC
Juda Agentejo por Israelo
Juda Agentejo por Israelo
Map
Juda Agentejo por Israelo
Agareo

Alija

Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Post la proklamo de la Ŝtato Israelo, ĝi eknomiĝis Juda Agentejo por Israelo kaj iĝis registara organo kiu zorgis pri la juda enmigrado al Israelo (alija). Ties funkcio estas faciligi la ekonomian disvolvigon, la integradon kaj la absorbon de la enmigrantoj. Ĝi ankaŭ havigas ekonomian kaj kulturan helpon al judaj movadoj de la mondo. Aktuale plue ekzistas kaj funkcias.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti