Juda preĝado
Juda preĝado (en hebrea: תְּפִלָּה, tefillah [tefiˈla]; plurale תְּפִלּוֹת tefillot [tefiˈlot]; en jida: תּפֿלה, latinigita: tfile [ˈtfɪlə], plurale תּפֿלות tfilles [ˈtfɪləs]; en jingliŝ: davening /ˈdɑːvənɪŋ/ el jida דאַוון daven 'preĝo') estas la preĝa deklamado kaj judaj tradicioj de meditado kiuj formas parton de la praktiko de Rabena Judismo. Tiuj preĝoj, ofte kun instrukcioj kaj komentario, troviĝas en sidur, nome tradicia juda preĝolibro. Tamen, la termino "tefillah" kiel estas referencata en la Talmudo referencas specife al la Ŝemoneh Esreh aŭ Amidah.
Preĝado —kiel "servo de la koro"— estas principe Tora-bazita ordono. Ĝi ne dependas el tempo kaj estas deviga por judaj kaj viroj kaj virinoj.[1]
Tamen ĝenerale nuntempe judaj viroj estas devigataj direktori tefillah ("preĝo") trifoje tage ene de specifaj tempoperiodoj (zmanim), dum, laŭ kelkaj "posekim" ("judaj juraj aŭtoritatoj"), virinoj estas devigitaj nur engaĝigi en tefillah unufoje tage, aliaj diras, ke almenaŭ dufoje tage.[2] Tradicie, ekde la periodo de la Dua Templo, tri preĝoservoj estas deklamitaj ĉiutage:
- Matenpreĝo: Ŝaĥarit (en hebrea שַחֲרִת), el la hebrea ŝaĥar aŭ ŝahar (שַחָר) "matena lumo",
- Posttagmeza preĝo: Minĥa aŭ Minha (מִנְחָה), nome posttagmezaj preĝoj nomitaj tiel pro la farun-propono kiu akompanas oferojn en la Templo de Jerusalemo,
- Aldona preĝo:[3] Arvit (עַרְבִית, "vespera") aŭ Maariv (מַעֲרִיב, "noktuma"), el "noktiĝo".
Pliaj aldonaj preĝoj:
- Musaf (מוּסָף, "aldona") estas deklamita kaj de ortodoksaj kaj de konservativaj komunumoj dum la Ŝabato, gravaj Judaj festotagoj (kiel Ĥol HaMoed kaj Roŝ Ĥodeŝ.
- Kvina preĝoservo, Ne'ila (נְעִילָה, "fermo"), estas deklamata nur dum Jom Kipur, nome Pentotago.
Notoj
redakti- ↑ Steinsaltz, Adin. (2000) A guide to Jewish prayer, 1‑a eldono, Nov-Jorko: Schocken Books, p. 26 ff.. ISBN 978-0805211474.
- ↑ Women and Davening: Shemone Esre, Keriyath Shema and Birkoth HaShahar. כל הזכויות שמורות ל. Alirita 25a de aprilo 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-09. Alirita 2019-09-28.
- ↑ (editor-in-chief) Weinreb, Tzvi Hersh. (2012) [Talmud Bavli = Koren Talmud Bavli], 1‑a eldono, Jerusalem: Shefa Foundation, p. 176. ISBN 9789653015630.