Juda muzeo de Berlino

muzeo en Germanio

Juda muzeo de Berlino (germane Jüdisches Museum Berlin, hebree המוזיאון היהודי בברלין, HamuzejOn hajehudI beBerlIn) estas la plej granda siaspece en tuta Eŭropo. Malfermiĝo de tiu ĉi juvelaĵo de Kreuzberg okazis en septembro 2001. Ekspozicie kaj alie peradatas scio pri la historio/estanteco/estonteco kaj la kulturo de la judoj en Germanujo. Direktorinas ekde aprilo 2020 Hetty Berg el Nederlando.[1]

Juda muzeo de Berlino
Jüdisches Museum Berlin
Juda muzeo • konstruaĵaro
Lando Germanio vd
Situo Friedrichshain-Kreuzberg
Adreso Lindenstraße 9-14
Konstrustilo(j) postmoderna arkitekturo • baroka arkitekturo vd
Arkitekto(j) Daniel Libeskind vd
Estiĝo 2001
Direktoro Hetty Berg • Peter Schäfer • W. Michael Blumenthal
Koordinatoj 52° 30′ 5″ N, 13° 23′ 44″ O (mapo)52.50138913.395556Koordinatoj: 52° 30′ 5″ N, 13° 23′ 44″ O (mapo)
Juda muzeo de Berlino (Berlino)
Juda muzeo de Berlino (Berlino)
DEC
Juda muzeo de Berlino
Juda muzeo de Berlino
Situo de Juda muzeo de Berlino
Map
Juda muzeo de Berlino
Retpaĝo https://www.jmberlin.de/
vdr
baroka, iama tribunala ejo kun la dekstra, moderna Libeskind-alkonstruaĵo

Komplekso kaj akceptiĝo redakti

La situkomplekso en Berlino (Lindenstraße 9-14) konsistas el trio:

  • baroka kolegiejo (kie iam gastis la ĉefa landa tribunalo) kaj alkonstruita zigzaga nova domo de Daniel Libeskind por muzea uzo en la plej konkreta senco de la vorto
  • (ekde 2012, kontraŭe) W.-Michael-Blumenthal-Akademio en iama florvendejego; kun scienca fokuso pri tanaĥo kaj kun arkivo, biblioteko kaj pedagogiaj institucioj[2]
  • (ekde junio 2021; porinfana ofertaro) ANOHA - Kinderwelt des Jüdischen Museums Berlin.[3]

La muzeo estas unu el la plej ofte vizitataj de Germanujo. Inter 2001 kaj novembro 2015 venis deko da milionoj da vizitantoj, po du miloj por tago, ĉ. po 700 miloj por jaro. Ekde 2021 ne plu pagendas enirbiletoj por la daŭre eksponitaj aferoj. En la 23.8.2020 malfermitis nova daŭra ekspozicio post du jaroj da aliaranĝlaboroj.[4]

Arkitekturo redakti

Kiel arkitektura ĉefverko, la sensacia muzeokonstruaĵo de Daniel Libeskind delonge fariĝis nova berlina emblemo kaj orientilo. Kun siaj ekspozicioj kaj ĝia kolekto, la eduka laboro kaj diversa programo de eventoj, la muzeo estas vigla centro por germana-juda historio kaj kulturo. La centra elemento de la konstruaĵo Libeskind estas la aksoj en la kelo, kiuj simbolas tri esencajn vojojn de la juda vivo en Germanio - la akso de ekzilo, la akso de la holokaŭsto kaj la akso de kontinueco. La malplenaj spacoj kiuj horizontale kondukas tra la tuta konstruaĵo rememorigu al oni la fizikan malplenon postlasitan post 1933. Instalaĵo Fallen Leaves de Menashe Kadishman ekzemple situas en la memoro-malpleno.

Ĉiam aktualiĝantaj ekspozicioj kaj artinstalaĵoj ankaŭ spekteblas. En la vasta muzea ĝardeno, vizitantoj povas ripozumi en ferdekseĝoj sub platanoj. En 2007 nova vitra korto estis oficiale malfermita. La vitra tegmento, kiu kovras la u-forman, 670 kvadratajn metrojn internan korton de la malnova konstruaĵo, estas subtenata de kvar liberstarantaj faskoj de ŝtalaj kolonoj, kiuj baziĝas sur la modelo de laŭbejo: ili iras en la ĉielon kiel arboj apogante la tegmenton sur iliaj kronoj. Implicite oni kreis tiel grandan, tutjaran aranĝan spacon por ĝis 500 homoj, kiu taŭgas por koncertoj kaj podiumaj eventoj danke al levplatformo enigita en la planko. Ĝi ankaŭ estas utiligita kiel etendaĵo de la enirejareo kaj tiel por pli bona kontrolo de vizitantfluoj. La (kontrolita) eniro al la muzeo efektiviĝas tra la malnova konstruaĵo, krome la lasta pluviva baroka palaco en la historia kvartalo Friedrichstadt.

Imponas kaj pensigas ankaŭ la Ĝardeno de ekzilo (miksaĵo de naturo kaj ŝtono kun 49 oblikvaj betonsteleoj) kaj la nehejtita, obskura Holokaŭsto-turo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Nicola Kuhn: "Hetty Berg soll es richten". Ĉe: Tagesspiegel, 20.1.2020 - ankaŭ pri la abdiko de lia antaŭulo Peter Schäfer.
  2. Florentine Anders: "Jüdisches Museum öffnet Akademie in ehemaliger Blumenhalle". Ĉe: morgenpost.de, 30.6.2013
  3. ANOHA: Die Kinderwelt des Jüdischen Museums Berlin jmberlin.de
  4. "Jüdisches Museum in Berlin ab 2021 mit kostenlosem Eintritt." Ĉe: Die Welt