Israelaj judoj

(Alidirektita el Judaj israelanoj)
judismo

La terminoj Israelaj judoj (en hebrea: יהודים ישראלים‎, Yehudim Yisraelim), kaj Judaj israelanoj referencas al ŝtatanoj de Israelo de juda etneco aŭ religio, kaj ankaŭ la posteuloj de israel-judaj enmigrantoj de ekster Israelo. Israelaj judoj ĉefe estas la modernaj posteuloj de Antikvaj Izraelidoj, kun aliaj diasporaj populacioj. Israela judoj estas ĉefe en Israelo kaj en la okcidenta mondo, same kiel en aliaj landoj tutmonde, ne necese nur en judaj komunumoj. Israelaj judoj ĉefe parolas la hebrean kaj sekvas almenaŭ kelkajn religiajn judajn praktikojn. Israelo, nome la juda ŝtato, nuntempe havas preskaŭ duonon de la tutmondaj judoj.

Israelaj judoj
etno
judoj • israelanoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
Judoj ĉe la Muro de lamentadoj de Jerusalemo.

La juda loĝantaro en Israelo estas komponata de ĉiuj judaj diasporaj komunumoj, kiel Aŝkenazaj judoj, Sefardaj judoj, Mizrahaj judoj, Beta Israel, Koĉinaj judoj kaj Bene Israel (el Barato), Karaismaj judoj, kaj multaj aliaj grupoj. La komunumo de israelaj judoj montras ampleksan gamon de judaj kulturaj tradicioj, same kiel enhavas la tutan spektron de religiaj praktikoj, el la ĥaredaj komunumoj ĝis la "hilonaj" nereligiaj judaj komunumoj kiuj vivas en nereligia vivostilo. Inter la juda loĝantaro, ĉirkaŭ 25% el la lernejanoj kaj ĉirkaŭ 35% el la ĵusnaskitoj estas de miksa praularo kaj Aŝkenaza kaj Sefarda/Mizraha deveno, kio pliiĝas je 0.5% ĉiujare. Ĉirkaŭ la 50% el la juda loĝantaro estas de almenaŭ parta Sefarda/Mizraha deveno.[1]

Spite la pliiĝantan debaton pri la demando pri kiu estas fakte judo inter judaj israelanoj, nome la juda statuso de persono, kiu estas konsiderata afero de 'nacieco' fare de la aŭtoritatoj de Israelo, estas registrita kaj kontrolita de la israela Ministerio de Internaj Aferoj, kiu postulas, ke ĉiu persono trafu la halaĥan difinon por esti registrita kiel 'Judo'. La Israela Centra Buroo de Statistiko ĉirkaŭkalkulis, ke la juda loĝantaro de Israelo estis 6 556 000 je Decembro 2017 (74.6% de la totala loĝantaro se oni enkalkulis la araban loĝantaron de Orienta Jerusalemo kaj la Golanaj Altaĵoj).[2][3]

Studo de IDI Guttman de 2008 montris, ke granda plureco de israelaj judoj (47%) identigis sin kiel unue judoj kaj israelanoj due, kaj ke nur 39% konsideris sin unua kaj ĉefe israelanoj.[4]

Referencoj redakti

  1. My Promised Land, de Ari Shavit, (London 2014)
  2. "Israel Boasts 8.8 Million on Eve of 2018, 74.6% Jewish". Jewish Press. 31a de Decembro 2017.
  3. Alon, Amir (31a de Decembro 2017). "Nearing nine million: Israel in numbers on eve of 2018". Ynet News.
  4. "Poll: Most Israelis see themselves as Jewish first, Israeli second – Israel Jewish Scene, Ynetnews". Ynet.co.il. Alirita la 26an de Majo 2012.

Vidu ankaŭ redakti