Judenrat (germane: Juda konsilio, aŭ Juda Konsilio de Pliaĝuloj) – formo de regado fare de judaj gvidantoj super la judaj grupiĝoj (postaj getoj) enkondukita de germanaj okupaciaj regopovoj en 1939.

Kunsido de Judenrat en Kaŭno, 1943

Organizaĵo redakti

Ordonon fondi Judenratojn donis ĉefo de RSHA (unu el unuoj de SS) Reinhard Heydrich la 21-an de septembro 1939. Li rekomendis kreon de "Konsilioj de Pliaĝuloj", kiuj devis konsisti el influaj personoj de loka socio, kio estus garantio de efikece plenumataj ordonoj kaj samteme kondukis al kompromitado de ĉi tiuj personoj en okuloj de tiu juda socio.

La 18-an de novembro 1939 Hans Frank plenumanta regopovon en Ĝenerala Gubernio disponis pri la reĝimo kaj funkcio de la konsilio. En pli malgrandaj lokoj Judenrat konsistis el 12 membroj, en urboj kun pli ol 10 mil loĝantoj devis nombri 24 aŭ pli da personoj.

Estradon super Judenrat plenumis germanaj administraciaj regopovoj kaj esencajn decidojn pri la vivo en getoj entreprenis ekskluzive la germanoj, kompetentoj de Judenratoj limiĝis nur al plenumado de ordonoj de la okupanto kaj administraj taskoj (provizo de nutraĵo, registrado de loĝantaro, sanservo, entombigoj). Krome Judenratoj estis devigitaj liveri laboristojn, organizi forsendon de homoj al laborkoncentrejoj, kolekto kaj transdono de kontribucio. En posta periodo estis devigataj al kunlaboro pri deporto al ekstermejoj. Kadre de devigita kunlaboro kun la germanaj regopovoj, Judenratoj plurkaze kolektis kaj transdonis informojn pri restadlokoj de malmobilizigitaj soldatoj kaj aliaj serĉataj de germanoj intelektuloj: instruistoj, scienca personaro de altlernejoj, estintaj policanoj kaj aliaj. Al Judenratoj parte subiĝis policaj unuoj ene de la geto, tamen sen rajto posedi kaj uzi armilojn; oni utiligis ilin al havaĵrepreno, homforkaptoj, konvojo de setliĝantoj kaj dum deportadoj.

Plimulto de Judenratoj provis zigzagiri inter postuloj de germanoj kaj defendo de judoj, pensante ke tiamaniere ili sukcesos savi eĉ etan parton de la loĝantaro. Germanoj tamen utiligis ilin al siaj propraj celoj. Al pluraj membroj de Judenratoj, ekzemple al Ĥaim Rumkovski, oni riproĉis kunlaborismon kun la nazioj.

Partopreno de Judenratoj en holokaŭsto de judoj redakti

Unu el la plej famaj judaj pensuloj de la 20-a jarcento Hannah Arendt en 1963 elpŝis en la libro Eichmann w Jerozolimie kun drama akuzo kontraŭ Judenratoj. Ŝi asertis, ke sen ilia partopreno en registrado de judoj, koncentrigo en getoj, kaj poste aktiva helpo direkte al ekstermejoj pereus multe malpli da judoj, ĉar germanoj havus pli da embaraso kun ilia listigo kaj serĉado. En okupata Eŭropo hitleranoj rekomendis al judaj funkciuloj preparon de nomlistoj kune kun informoj pri ilia havaĵo. Ili ankaŭ certigis helpon de la juda polico en kaptado kaj envagonigo de judoj al trajnoj transportantaj ilin al ekstermigaj koncentrejoj.

La plej fama kronikisto de la Varsovia geto Emanuel Ringelblum tiel skribis pri la juda polico:

La juda polico havis tre malbonan opinion ankoraŭ antaŭ deportoj. Kontraste al pola polico, kiu ne partoprenis en kaptado al laborkoncentrejoj, la juda faris tiun fian laboron. Ĝi distingiĝis per terura korupto kaj senmoraligo. Fundon de la fiaĵoj atingis nur dum deportadoj. Ne aperis eĉ unu vorto de protesto kontraŭ la malnobliga funkcio, konsistanta en forkonduko de siaj fratoj al buĉado. La polico estis spirite pretigita al la malpura laboro kaj tial skrupule ĝin plenumis. Nunteme la cerbo cerbumas pri solvo de la enigmo: kiel okazis, ke judoj – plejparte intelektuloj, estintaj advokatoj (plimulto da oficiroj estis antaŭmilite advokatoj) – mem uzis siajn manojn por holokaŭsto de siaj fratoj. Kiel montriĝis, ke la judoj tiris al ĉevalveturiloj infanojn, virinojn, maljunulojn kaj malsanulojn, sciante, ke ili ĉiuj iras al la buĉado (...). Krueleco de la juda polico estis pli ofte pli granda ol germanoj, ukrainoj, latvoj. (...) Neunu kaŝejo estis denuncita de la juda polico, kiu ĉiam volus esti plus catholique que le pape, por ke plaĉi al la okupanto. Viktimojn, kiuj malaperis de la okulo de germano, elkaptis la juda policano (...). La juda polico donis ĝenerale pruvojn de nekomprenebla sovaĝa brutaleco. De kie tia furiozeco ĉe niaj judoj? Kiam ni bredis tiom da centoj de mortigantoj, kiuj surstrate kaptas infanojn, ĵetas ilin al veturiloj kaj tiras al Umschlag? Al kutimaj simple fenomenoj estis, ke tiuj ĉi banditoj per manoj kaj piedoj enĵetis virinojn al veturiloj (...). Ĉiu varsovia judo, ĉiu virino kaj infano povas doni milojn da faktoj de la nehoma krueleco kaj furiozeco de la juda polico.

(...) Judenrat pritraktis kun tiuj murdistoj, ke dum tri horoj kapablos liveri por ili postulatan nombron de 300 personoj. Judoj mem devis kapti kaj fordoni la fratojn kaj fratinojn en manojn de la ekzekutistoj, kiuj staris sur placo de farmobieno, apud nia loĝejo, kaj la venigitajn akceptis per bastonoj kaj vipoj, kaj poste forveturigis al buĉado al ekstermejo Bełżec (...) Judenratanoj kaj Ordnungsdienst, helpe de ukraina polico kaj kelkaj germanoj, al kiuj oni ankoraŭ pagis, por ke rapide laboru, kuris tra stratoj, kiel rabiaj hundoj aŭ furiozuloj, kaj la ŝvito defluis de ili akvoŝpruce (...). Terura estis la vidaĵo, kiel judo judon kondukis al la morto (...).

En sia libro Arendt skribis: Por judo la rolo, kiun la judaj gvidantoj ludis en neniigo de la propra nacio, estas sendube la plej nigra ĉapitro de la tuta morna historio. [...] En kunlaborismo [kun germanoj] ne estis diferenco inter ekzakte asimiligitaj judaj societoj el Mezeŭropo kaj Okcidenta Eŭropo kaj parolantaj jide amasoj de la Oriento. En Amsterdamo, kiel en Varsovio, en Berlino, kaj en Budapeŝto, respektofidaj judaj oficistoj preparis listojn de loĝantoj kun ilia havaĵo...

Bibliografio redakti