Judit Csanádi [ĉanAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csanádi Judit estis hungara dekoraciisto, arkitekto, universitata instruisto.

Judit Csanádi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1953 (1953-01-24) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o József Gyabronka
Okupo
Okupo teatra dekoraciisto
vdr

Judit Csanádi [1] Arkivigite je 2013-02-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de januaro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Judit Csanádi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris arkitektan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1976. Ŝi estis vicarkitekto kelkajn monatojn, en la sekva jaro ŝi laboris en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Inter 1978 kaj 1980 ŝi okupiĝis pri pupoj en Pupteatro (Budapeŝto). En la jaro 1980 ŝi akiris plian diplomon en belarta altlernejo en Kanado, poste ŝi esploris en la menciita Teknika Universitato 2 jarojn. Tiutempe ŝi edziniĝis al József Gyabronka, en 1983 ŝi naskis filon. Inter 1985-1991 ŝi projektis tetrajn dekoraciojn en sia naskiĝurbo, poste ŝi instruis en Kanado. Inter 1994-2002 ŝi estis dekoraciisto en Nacia Teatro (Győr), poste ŝi instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 2002 ŝi akiris sciencan gradon DLA, poste ŝi iĝis docento en Hungara Belarta Universitato. La habilitiĝo okazis en 2006, en 2016 ŝi estis nomumita rektoro. Ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1976-2010.

Elektitaj dekoraciaj planoj redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar díszlet tíz éve (Dek jaroj de la hungara dekoracio), hungare, germane, angle (1999)
  • A Magyar Szcenográfia az ezredfordulón (2003)

Elektitaj ekspozicioj redakti

Fontoj redakti