Judit Czunyiné Bertalan

Judit Czunyiné Bertalan [cunjinE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czunyiné Bertalan Judit estas hungara juristo, parlamenta deputito, subministro, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Bertalan Judit.

Judit Czunyiné Bertalan
Judit Czunyiné Bertalan
Judit Czunyiné Bertalan
Persona informo
Naskonomo Bertalan Judit
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1974 (1974-08-06) (49-jaraĝa)
en Bokod
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Kalvinana Universitato Gáspár KároliScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo politikistojuristoedukisto
vdr

Judit Czunyiné Bertalan[1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1974 en Bokod.

Biografio redakti

Judit Czunyiné Bertalan akiris 2 pedagogiajn diplomojn en Kalvinana Universitato Gáspár Károli en 1998 respektive en 1999, poste ŝi instruis en la sama universitato ĝis 2008, ankaŭ en Katolika Altlernejo Vilmos Apor ĝis 2003. Ŝi akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 2003 kaj en la sekva jaro ŝi aliĝis al Fidesz. Ekde 2006 ŝi estas membro de estraro de Bokod, sed ŝi malvenkis akiri la statuson vilaĝestro. En la sekva jaro ŝi ricevis postenon en administracio de Tata (Hungario). En 2008 ŝi akiris plian juran diplomon pri familiaj aferoj en Universitato de Pécs kaj en la sama jaro diplometon pri ŝtata administracio. Ekde 2010 ŝi estas parlamentano, inter 2014-2016 ŝi estis subministro pri eduko, poste pri cifereca evoluo. Ŝi havas edzon kaj naskis dufoje.

Fontoj redakti

Referencoj redakti