Judit Németh (aktoro)
Judit Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Judit estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Judit Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1961 (63-jaraĝa) en Vörösberény |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Judit Németh[1][2] naskiĝis la 6-an de junio 1961 en Vörösberény.
Biografio
redaktiJudit Németh frekventis mezlernejojn en Székesfehérvár kaj Veszprém (urbo), dum ŝi ankaŭ deklamis. Post la maturiĝo ŝi studis jaron en aktorakademio de Nacia Teatro (Budapeŝto). Onidire ŝi studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, ŝia ĉefinstruisto estis Ferenc Kállai. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), kie ŝi pasis ok jarojn. Poste sekvis Nacia Teatro (Pécs), pli poste ŝi ne ligiĝis al teatro. Ekde 2009 ŝi estis membro de Teatro Weöres Sándor. Ŝi ricevis kelkajn teatrajn premiojn. Ŝi unufoje naskis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Anton Ĉeĥov:
- Ĉeriza ĝardeno - Ŝarlotta Ivanovna
- Ivanov - Zinaida Saviŝna
- Molière: Tartufo - S-ino Pernell
- Joseph Stein–Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Hodel
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Hippia
- István Örkény: Tóték - S-ino Tót
- Endre Fejes-Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo - Veronika Varga
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - S-ino Rotics
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Egészséges erotika (1985) - S-ino Hajdú (ĉefrolo)
- Kisváros (televizia serio, 1994) - Margó
- Porcelánbaba (2004) - S-ino Bütös
- 200 első randi (televizia serio, 2019) - Erzsébet Harcsa
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Cordelia González, Thandie Newton, Roselyn Sanchez[3]
Fontoj
redakti- hungarlingva membiografio kun fotoj Arkivigite je 2021-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [1]