Judith Eva Barsi (naskiĝis la  6-an de junio 1978(nun 1978-06-06) en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono kiel sola infano de hungaraj gepatroj fuĝintaj el socialisma Hungario, mortinta la 25-an de julio 1988 samurbe) estis usona eksa infanaĝa aktorino en la mezaj ĝis malfruaj 1980-aj jaroj. Ŝi komencis sian karieron en televido, aperantaj en reklamaj filmetoj kaj televidaj spektakloj, kaj poste aperis en la horora filmo Jaws: The Revenge de 1987. Poste ŝi donis sian voĉon al roluloj en du animaciaj filmoj de la amaskomunikila firmao Walt Disney Company. En la filmo The Land Before Time ("la antaŭtempa lando") de 1988, tiam dek-jaraĝa, ŝi partoprenas kiel voĉo de knabina dinosaŭro, kaj en la filmo All dogs go to heaven ("ĉiuj hundoj iras al la ĉielo"), publikigita nur post ŝia morto en 1989, ŝi donas sian voĉon al animacia orfa knabineto kapabla paroli al bestoj. Judith kaj ŝia patrino Maria estis mortigitaj en la somero 1988 kiel rezulto de duobla murdo kaj sekva memmortigo farita de sia patro, József Barsi.

Judith Barsi
Persona informo
Naskonomo Judith Eva Barsi
Naskiĝo la  6-an de junio 1978(nun 1978-06-06)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Morto la 25-an de julio 1988
en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1984–1988
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr