Judy Garland

La usona aktorino kaj kantistino Judy GARLAND [ĝudi garlend] (aŭ realnome: Frances Ethel Gumm) naskiĝis je la 10-a de junio 1922 en Grand Rapids (Minesoto). Ŝi famiĝis kiel 17-jarulino pro la filmo The Wizard of Oz, en kiu ŝi ludis rolon, kiu origine estis destinita por Shirley Temple. Neforgesebla restas ŝia prezentado de la kanto Over the Rainbow. Pliaj sukcesoj sekvis, sed la aktorino ne vere iĝis feliĉa. Post kvin geedziĝoj kaj drogaj problemoj, ŝi mortis je la 22-a de junio 1969 en la aĝo de nur 47 jaroj en Londono. Ŝia lasta edzo Mickey Deans trovis ŝin morta en la banĉambro. Oni supozas, ke senintence ŝi prenis tro da barbituraĵo.

Judy Garland
Persona informo
Judy Garland
Naskonomo Frances Ethel Gumm
Naskiĝo 10-an de junio 1922 (1922-06-10)
en Grand Rapids
Morto 22-an de junio 1969 (1969-06-22) (47-jaraĝa)
en Chelsea, Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per barbiturata toksiĝo vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko ChelseaGrand RapidsLancaster vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Hollywood High School • Universitato Harvard • profesia lernejo Hollywood • Antelope Valley High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Judy Garland
Memorigilo Judy Garland
Familio
Patro Francis Avent Gumm vd
Patrino Ethel Marion Milne vd
Edz(in)o David Rose • Vincente Minnelli • Sidney Luft • Mark Herron • Mickey Deans vd
Infanoj Liza Minnelli • Lorna Luft • Joey Luft vd
Profesio
Alia nomo Judy Garland vd
Okupo televida aktoro • filmaktoro • kantistoaktoro • voĉaktoro • radio-prezentisto • muzikisto • teatra aktoro vd
Laborkampo aktoro • teatra arto vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1924–1969 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edzecoj redakti

Judy Garland kvinfoje edziniĝis. Ŝiaj edzoj estis:

  1. David Rose (1910–1990); edzeco 1941–1945
  2. Vincente Minnelli (1903–1986); edzeco 1945–1952; filino Liza Minnelli
  3. Sidney Luft (1915–2005); edzeco 1952–1965; filino Lorna Luft kaj filo Joey Luft
  4. Mark Herron (1928–1996); edzeco 1965–1967
  5. Mickey Deans (1934–2003); edzeco marto 1969–junio 1969

Ŝia filino Liza Minnelli diris pri ŝi, ke ŝi vivis ok vivojn en unu.

Famaj filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti