Malfermi la ĉefan menuon

La Jugoslava Popola Armeo (JNA) (serbokroate: Југословенска народна армија (ЈНА) / Jugoslovenska narodna armija (JNA)) estas armitaj fortoj de Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ), kiu ekzistis inter 1946 kaj 1992.

EkipaĵojRedakti

Danke al neŭtrala doktrino, JNA povis uzi militajn ekipaĵojn el Usono, Francio, Sovetunio ktp. En 1950-aj jaroj JNA aĉetis usonan ĉasaviadilon F-86 kaj tankon M47 Patton, kaj en 1980-aj jaroj aĉetis francajn helikopterojn Aerospatiale SA 330 Puma.

JNA ankaŭ uzis jugoslavajn ekipaĵojn kiel Soko J-21 Jastreb kaj Soko G-2 Galeb, M-84 tankojn.

DissolvoRedakti

En 1990, post la 14-a kongreso de Ligo de Komunistoj de Jugoslavio, konflikto inter Serbio kaj aliaj respublikoj rapidiĝis procezon de dissolvo. La 20-an de majo JNA dissolviĝis kaj integriĝis en militfortojn de Federacia Respubliko Jugoslavio.