Juho VENNOLA (naskiĝis la 19-an de junio 1872, mortis la 3-an de decembro 1938) estis finna ekonomikisto kaj politikisto. Li trifoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 15-a de aŭgusto 1919 ĝis la 15-a de majo 1920, duafoje de la 9-a de aprilo 1921 ĝis la 2-a de junio 1922 kaj triafoje de la 16-a de februaro 1931 ĝis la 21-a de majo 1931. Inter la unua kaj dua oficperiodo, li de junio ĝis oktobro 1920 estis membro de la finna delegacio en la pripacaj traktadoj kun reprezentantoj de Sovetunio en la estona urbo Tartu. La 15-an de oktobro 1920 la bolŝevisma ŝtato Sovetunio en la traktato de Tartu agnoskis la suverenecon de Finnlando en la limoj de la historia Grandprinclando Finnlando. Post la dua oficperiodo kiel ĉefministro, li inter novembro 1922 kaj januaro 1924 estis ministro pri eksteraj rilatoj de Finnlando. Dum la tria ĉefministra oficperiodo, li fakte estis ministro pri financoj en la nacia registaro kaj nur komisie transprenis la ĉefministrajn taskojn kiam la ĝis-tiama ĉefministro Pehr Evind Svinhufvud estis elektita prezidento de Finnlando. La komisia ofico finiĝis kiam Juho Sunila elektiĝis la sekva ĉefministro.

Juho Vennola
Persona informo
Juho Vennola
Naskonomo Juho Heikki Karhu
Naskiĝo 19-a de junio 1872
en Oulu
Morto 3-a de decembro 1938
en Helsinko
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Oulun Lyseon Lukio • Universitato de Helsinko vd
Partio Nacia Progrespartio vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto • ekonomikisto vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krom siaj politikaj taskoj, Juho Vennola estis profesoro pri ekonomiko en la Universitato de Helsinko.

Vidu ankaŭ redakti