Jules Borel

svisa esperantisto
(Alidirektita el Jules BOREL)

Jules BOREL (naskiĝis la 14-an de novembro 1873 en Couvet, mortis la 6-an de januaro 1948 en Couvet) estis svisa esperantisto kaj eldonisto. Lia frato estis svisa esperantisto kaj eldonisto Jean Borel.

Jules Borel
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1873 (1873-11-14)
en Couvet
Morto 6-an de januaro 1948 (1948-01-06) (74-jaraĝa)
en Couvet
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Berlino
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto
vdr

De 1900, li estis direktoro de la presejo kaj eldonejo Möller & Borel, Berlino. Li estis propagandisto kaj estrarano de diversaj Esperantaj societoj. En 1944, la presejo, kiu havis pli ol 200 laboristojn, detruiĝis dum bombardado. Post la bombardado, Borel reiris al Couvet.