Jules Bianchi (naskiĝis la  3-an de aŭgusto 1989(nun 1989-08-03) en Nico, Francio, mortis la 17-an de julio 2015 en Nico) estis franca aŭtosportisto. Li pilotis por la teamo "Marussia F1". Li debutis en Formulo 1 en 2013, pilotante por Marussia kune kun Max Chilton. Li antaŭe kuris en Formulo Renault 3.5, en Serio GP2 kaj Formulo 3.

Jules Bianchi
Persona informo
Naskonomo Jules Lucien André Bianchi
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1989 (1989-08-03)
en Nico,  Francio
Morto 17-an de julio 2015 (2015-07-17) (25-jaraĝa)
en Nico,  Francio
Mortokialo diffuse axonal injury
Tombo Nico
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo aŭtosportisto • piloto de F1
vdr

Dum la Granda Premio de Japanio la 5-an de oktobro 2014, la aŭto de Bianchi kraŝis kontraŭ gru-veturilo kiu helpis la aŭton de Adrian Sutil, kraŝintan dum la antaŭa rondiro. La kurado estis nuligita post la kraŝo. La FIA (Federacio Internacia Aŭtomobila) publikigis komunikon, laŭ kiu komputila tomografio montris ke Bianchi suferis "gravan kap-vundon" en la kraŝo, kaj ke li estos transigata al intensa medicino post ĥirurgia operacio.[1][2] Bianchi mortis en Nico, Francio la 17-an de julio 2015 el komplikaĵoj de siaj vundoj, 25-jaraĝa.[3]

Referencoj redakti

  1. "F1 driver Jules Bianchi injured after crash in Japan – latest updates", The Guardian, 5 oktobro 2014
  2. Bianchi undergoes surgery after Suzuka crash. Formula 1 (5 oktobro 2014). Alirita 5 oktobro 2014.
  3. DiZinno, Tony. Jules Bianchi dies at age 25, his family confirms. NBC Sports (17 julio 2015). Arkivita el la originalo je 2015-09-06. Alirita 17 julio 2015.

Eksteraj ligiloj redakti


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jules Bianchi en la baza angla Vikipedio.