Jules Massenet

Jules Émile Frédéric Massenet (naskiĝis la 12-an de majo 1842 en Montaud ĉe Saint-Étienne, mortis la 13-an de aŭgusto 1912 en Parizo) validas kiel plej grava franca operokomponisto de la finiĝanta 19-a jarcento.

Jules Massenet
prezidanto
Jules Massenet by Eugène Pirou, edit (cropped).jpg
Persona informo
Jules Massenet
Naskonomo Jules Émile Frédéric Massenet
Naskiĝo 12-an de majo 1842 (1842-05-12)
en Sankta-Stefano
Morto 13-an de aŭgusto 1912 (1912-08-13) (70-jara)
en Parizo
Mortis pro kancero [#]
Tombo cemetery in Égreville [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Conservatoire de Paris • Lycée Saint-Louis [#]
Subskribo Jules Massenet
Familio
Dinastio Massenet family [#]
Patro Alexis Massenet [#]
Gefratoj Auguste Massenet [#]
Edz(in)o Ninon de Gressy [#]
Infanoj Juliette Massenet [#]
Profesio
Okupo komponisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto • pianisto • libretisto • orgenisto [#]
Verkado
Verkoj Werther ❦
Manon ❦
Don Quichotte ❦
Cendrillon ❦
Tais ❦
Hérodiade [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Afiŝo pri „Roma“ de Georges-Antoine Rochegrosse.

Li estis la plej juna el dek unu gefiloj de oficirfamilio. Lia patrino donis al li la unuan muzikinstruon. Jam dekunujara (1853) li ricevis unuan edukadon ĉe la Konservatorio de Parizo de Ambroise Thomas kaj Charles Gounod kaj finis tie sian studon en 1863, kiam li tie gajnis la Premion de Romo (france Prix de Rome). Tiutempe li renkontis ankaŭ Franz Liszt.

En 1871 li estis kunfondinto de la Société Nationale de Musique kaj en 1878 li membriĝis en la Akademio de Belartoj de Francio (france Académie des beaux-arts). Ekde 1878 ĝis 1893 li estis profesoro por kompozicio ĉe la Konservatorio kaj i.a. instruis George Enescu kaj Gustave Charpentier.

VerkojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti


 
Jules Massenet en 1910