Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Julia PIÓRO (naskiĝis 1902 - mortis la 18-an de majo 1988 en Piastów, Pollando) estis pola esperantistino.

Julia Pióro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1901 (1901-11-30)
en Varsovio
Morto 18-an de majo 1988 (1988-05-18) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Verkoj

redakti

Esperantisto de 1956, ŝi rapide famiĝis kiel verkanto de fabelecaj rakontoj: unue en revuoj kiel Pola Esperantisto kaj Norda Prismo, poste en la libroj El Tero kaj Etero (1964) kaj Hieroglifo (1979). Iom poste montriĝis ŝia talento kiel metafizika poeto, interalie en Fenestro Kristala (1981, eldono Gabrielli), Esperanta Antologio (1984), kaj Poemoj (1987). Ŝia kompleta verkaro, sub la titolo La Mondo en Meditado, ampleksas pli ol 130 novelojn, ses teatraĵojn kaj 649 poemojn.

Recenzoj

redakti

Pri El Tero kaj Etero

 
 Ne estus malfacile al supraĵa prijuĝo loki Julia Pióro en senvivan, trompigan klasifikon literaturan. Apliki al ŝi kalkiĝintan artkriterion havus ja nenian sencon ĉar por la vera, a ŭ te n tik a leganto — tiu leganto kiu ŝatas senpere gustumi la riĉon el koro kaj menso de senartifika verkisto — tio havus nenian utilon. Ni iru do alian vojon.

En Julia Ploro oni povas ĝui fluan, simplan rakontmanieron; se ŝi ne ĉiam teksas ortodokse la temajn ĉeffadenojn — kio povus kelkloke senorientiĝo eĉ malpaciencigi la leganton— tio subiĝas, laŭ mia opinio, al la fakto, ke ŝi ankoraŭ ne sukcesis laŭigi sian internan vivriĉon, scisoifan ĉionapertan menson, al siaj verkistaj kapabloj, tiel ŝiaj rakontoj impresas kvazaŭ produktoj de naiva fantazio ĉe kiu — ĉu absurde?— klopodas paradi profundaj konceptoj. Ok rakontoj, selektitaj el trideko da originalaj noveloj, konsistigas la debutigon de S-ino Pióro. La unua, ekzilo, parte bazita sur historia fakto, temas pri milito inter du fratoj, princoj de Silezio. La dua, brulruĝo, estas estonteca rakonto kun scienco-fikcia stampo.

Ruĝa truto, la tria Ĉarmoplena rakonto, temas pri la vivo de du trutoj. En la aliaj: Pasaĝero de Raketo n.03; La Vojo; La Nevenkebla Urbo; Severa Leĝo; kaj Ekscelenco', la leganto ĝuos delikatecon, virinan sentemon, klopodon penetri en subtilan mondon de signifoj. Citaĵo pri la mistera «Rosae Crucis» kaj ties ĉefsimboloj «Rozo» kaj «Kruco», kun interpreto parte misa, eble montras la intereson de nia verkistino pri abelaj vivkonceptoj. Cetere la libro senas je tiu pedanteco kaj parademo kiuj ekas ofti en kelkaj el niaj pintuloj. Redakto de Baldur Ragnarsson garantias la lingvon. Resume; libro leginda ! 
— N. L . E S C A R T I N. Boletín n150 (jul 1965)