Julia (gens)

(Alidirektita el Julia familio)

La romia klano gens JuliaIulia estis unu el la plej antikvaj patriciaj familioj de Antikva Romo. Membroj de la gens atingis la plej altajn postenojn de la ŝtato en la plej fruaj tempoj de la Respubliko. La unua el la familio kiu atingis la konsulecon estis Gajo Julio Iulo en 489 a.K. La gens estas eble plej bone konata, tamen, el Julio Cezaro, nome diktatoro, kaj av-onklo de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, el kiu la nomo estis pasigita al la tiel nomita Juli-Klaŭdia dinastio de la 1a jarcento p.K. La nomo Julius iĝis tre komuna en imperiaj epokoj, ĉar la posteuloj de personoj aligitaj kiel civitanoj sub la plej fruaj imperiestroj ekuzis ĝin kiel siaj markiloj en la historio.[1]

Julia
Dinastio
Romia gento
Lando Roma regno vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉoj Julioj-Cezaroj • Julii Iuli vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Genealogio de Julio Cezaro.

La nomo Julio redakti

Julio estas vira nomo. Ĝi devenas de la latina familia nomo (nomen) Julius (vira) aŭ Julia (ina), kiu signifis posteulon de la mita persono Iulus, filo de Eneo (en Latinaj versoj oni vidas ke ĝi estas trisilaba).

Aliaj signifoj de Julio redakti

Por aliaj signifoj de Julio vidu sub Julio (apartigilo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol. II, pp. 642, 643.