Julian Sorell Huxley
Kavaliro Julian Sorell HUXLEY, FRS (naskiĝis la 22-an de junio 1887 en Londono, mortis la 14-an de februaro 1975 en Londono) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciisto. Li estis la unua uzanto/elpensinto de la vorto transhumanismo.
Julian Sorell Huxley | |||||
---|---|---|---|---|---|
Director-General of UNESCO | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Julian Huxley | |||||
Naskiĝo | 22-an de junio 1887 en Londono | ||||
Morto | 14-an de februaro 1975 (87-jara) en Londono | ||||
Tombo | Golders Green Crematorium [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | ||||
Alma mater | Balliol College • Eton College [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Leonard Huxley [#] | ||||
Patrino | Julia Huxley [#] | ||||
Gefratoj | Aldous Huxley • Andrew Huxley • [Noel] Trevenen Huxley • Margaret Arnold Huxley [#] | ||||
Edz(in)o | Juliette Huxley [#] | ||||
Infanoj | Anthony Julian Huxley • Francis Huxley [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | evolutionary biologist • etologo • verkisto • profesoro • filozofo • fiziologo • biologo • filmreĝisoro [#] | ||||
Laborkampo | biologio • transhomismo • evolua biologio • embriologio • filozofio [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis por la natura selektado, kaj ĉefrolulo pri la evoluada sintezado en la meza 20a jarcento. Li estis la unua Ĝenerala Direktoro de Unesko, sekretario de la Zoologia Societo de Londono, kaj fondanta membro de la Monda Sovaĝviva Fonduso (World Wildlife Fund).
Huxley estis membro de la fama familio Huxley. Lia frato estis la konata verkisto Aldous Huxley, lia duonfrato Andrew Huxley estis biologo kaj ricevinto de Nobelpremio; lia patro Leonard Huxley estis verkisto kaj redaktisto; kaj lia patra avo Thomas Henry Huxley estis amiko kaj subtenanto de Charles Darwin kaj propagandanto de evoluado.