Julian Marchlewski
Julian Baltazar Marchlewski (17a de majo, 1866 — 22a de marto, 1925) estis pola komunisto. Li estis konata ankaŭ laŭ la pseŭdonimoj Karski kaj Kujawiak.
Julian Marchlewski | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Karski, Kujawiak |
Naskiĝo | 17-an de majo 1866 en Włocławek |
Morto | 22-an de marto 1925 (58-jara) en Nervi |
Tombo | Cmentarz Wojskowy na Powązkach |
Lingvoj | pola lingvo • rusa lingvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio • Pollando |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Roza Luksemburg |
Infano | Zofia Marchlewska |
Parencoj | Heinrich Vogeler |
Okupo | |
Okupo | politikisto • redaktisto |
Vivo kaj karieroRedakti
Julian Marchlewski naskiĝis en Włocławek el pola familio. En 1889 li kunfondis la Polan Sindikaton de Laboristoj. En 1893 li kunfondis la Social-Demokratan Partion de la Reĝlando Pollando kaj Litovio kun Rosa Luksemburgo. Samjare kun Leo Jogiches kaj Rosa Luxemburgo, li fondis la gazeton Sprawa Robotnicza ("la celo de la laboristoj"), por kontraŭbatali la naciismajn politikojn de la Pola Partio Socialista, kredante ke nur tra socialisma revolucio en Germanio, Aŭstrio, kaj Rusio povos sendependa Pollando ekzisti. Ili asertis ke la lukto devus esti kontraŭ kapitalismo, ne nur por sendependa Pollando.
Li partoprenis en la Rusa Revolucio de 1905 en la polaj teritorioj. En 1906, li aliĝis al la Bolŝevikoj. Post la malsukceso de la revolucio li elmigris al Germanio. Dum la Unua Mondmilito, li partoprenis en la germana socialdemokratia movado kaj estis kunfondinto de ties maldekstra branĉo.
Li havis postenojn en Sovetunio dum la 1920-aj jaroj.