Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Julien PIRON (ĉ. 1901-1986) estis franc-belga esperantisto aktiva en la SAT-movado.

Biografio redakti

Belgidevena loĝanto de Parizo, akirinta la francan ŝtatanecon, Julien Piron naskiĝis ĉirkaŭ 1901 kaj fariĝis profesie kontoristo. Li estis unu el la fondintoj de SAT (matrikulo 114) kaj membro de la «iniciatora komitato» en 1921. Post paŭzeto li denove fariĝis membro de la Direktora Komitato (administra) en 1924 kaj de la Ekzekutiva Komisiono kiu postsekvis ĝin en 1925.

En la 1930-aj jaroj, li kunlaboris kun Valo, fondinto de esperanto-grupo en la najbaraj urboj Joinville-le-Pont kaj Champigny-sur-Marne, kaj instigis lin ligi ĝin al FEO. Inter 1936 kaj 1939, li estis membro de la Plenum-Komitato de SAT. En 1937, li plie partoprenis la fondon de SAT-Amikaro, kaj rakontis poste pri tiu sperto.

Post la dua mondmilito li denove iĝis PK-ano, kaj ankaŭ lia edzino Lucienne, profesie vendistino, fariĝis SAT-anino (matr. 21683). Dum la jaroj 1949-1956 li ankaŭ estis aktiva kabaredisto en la Tri koboldoj. Inter 1969 kaj 1972, li plenumis sian lastan mandaton en la Plenum-Komitato, fariĝante ties prezidanto post Lucien Bannier.

Post forlaso de asociaj respondecoj, li plu restis regula vizitanto de kongresoj, ekzemple tiun de SAT-Amikaro en Avinjono en 1976. Li mortis en 1986.

Fontoj redakti

  • Historio de SAT, 1921-1953 kaj 1953-1981
  • Valo, 70 jaroj sub la verda stelo[rompita ligilo], 1980, p. 41-42 (pri la aktivado de la grupo en Joinville-Champigny)

Eksteraj ligiloj redakti