Julija Timoŝenko

(Alidirektita el Julija TIMOŜENKO)

Julija TIMOŜENKO (ukraine Юлія Володимирівна Тимошенко; naskiĝis la 27-an de novembro 1960 en Dnipropetrovsko) estas ukraina politikistino kaj ekonomikistino. Ŝi estis ĉefministrino de Ukrainio unuafoje inter la 4a de februaro 2004 kaj la 8a de septembro 2005, kaj duafoje ekde la 18a de decembro 2007 ĝis la 3a de marto 2010.

Julija Timoŝenko
Юлія Володимирівна Тимошенко
Persona informo
Ю́лія Володи́мирівна Тимошенко
Naskonomo Юлія Володимирівна Грігян
Naskiĝo 27-an de novembro 1960
en Dnepropetrovsk, Ukraina SSR Sovetunio Sovetunio
Religio Ukraina Ortodoksa
Lingvoj ukrainarusa vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainio vd
Alma mater Dnipropetrovska Ŝtata Universitato
Partio Bloko Julija Timoŝenko
Subskribo Julija Timoŝenko
Familio
Patro Volodymyr Hrihyan vd
Patrino Lyudmila Telehina vd
Edz(in)o Oleksandr Tymoshenko vd
Infanoj Eugenia Timoŝenko
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • entreprenisto vd
En TTT tymoshenko.ua
15-a kaj 18-a ĉefministrino de Ukrainio
Dum 18-a de decembro 2007 – 3-a de marto 2010
Antaŭulo Viktor Janukoviĉ
Dum 24-a de januaro 20058-a de septembro 2005
Antaŭulo Mikola Azarov
Sekvanto Jurij Jeĥanurov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komence de 2010 ŝi kandidatis nome de sia partia bloko por la posteno de ŝtata prezidanto kaj dekomence konsideratis unu el la favoritoj. En la unua balota parto, la 17an de januaro 2010 ŝi ricevis 25,05 procentaĵojn de la voĉoj. La 7an de februaro 2010 tamen la konkuranto Viktor Janukoviĉ en dua parto de baloto per 48,4 procentoj da voĉoj venkis kontraŭ ŝi. Julija Timoŝenko deklaris batali cele al malvalidigo de la balota rezulto[1].

Ŝi finstudis ekonomikon en la aĝo de 24 jaroj.

Kun sia tiama edzo ŝi komence de la 1990-aj jaroj akiris ŝlosilpostenojn en la krudmateriala kaj gasa industrio. De 1995 ĝis 1997 ŝi estis estrino de la energia konzerno EESU (Unuiĝinta Energiosistemo de Ukrainio). La akirita mono helpis ŝin financi sian politikan karieron. Ŝi fondis partion, kiu eniris la parlamenton kaj tiel ŝi ekde 1998 estas ano de la ukraina parlamento.

Ŝi ŝuldas sian politikan karieron al Leonid Kuĉma, en kies registaro ŝi estis ministro, poste vic-ĉefministro. En 2001 ŝi kaj sia tiama edzo estis en provizora aresto pro impostotrompo kaj dokumentofalsigo (tio okazis laŭ ordono de Leonid Kuĉma).

Dum la parlamenta baloto en 2002 ŝi ricevis kun Bloko Julija Timoŝenko 7,2 procentojn de la voĉoj kaj poste gvidis la 24-anan frakcion de la bloko. En 2004 ŝi forte apogis dum la balota kampanjo Viktor Juŝĉenko, pro kio oni nomis ŝin la ukrainia “Johana de Arko”. Pro ŝia rolo en la organizado de la protestaj kampanjoj por la denova elekto kaj ŝia kuraĝa elstaro por Viktor Juŝĉenko, kiu iĝis prezidento de Ukrainio, la elektita prezidento ŝin nomumis ĉefministro.

Ŝia politiko volas kuraĝajn reformojn, la redisdonon de la ukrainiaj firmegoj (pro tio timas ŝin la riĉuloj de la orienta industria parto de Ukrainio).

Ŝi estas unu el la plej riĉaj virinoj en Ukrainio. Pro la disputita deveno de ŝia riĉeco, oni ofte akuzis ŝin pri trompo kaj subaĉeto de rusiaj oficiroj. Pro tio oni iniciatis en Rusio proceson kontraŭ ŝi kaj ŝi estis sur la serĉlisto de Interpol ĝis la komenco de decembro 2004.

Ĝis meze de la 1990-aj jaroj ŝi havis ankoraŭ nigran, rektan hararon; ekde tiam ŝi ŝanĝis sian aspekton kaj portas hararplekton tradician de la ukrainiaj intelektulinoj. Dum la prezidenteco de Viktor Janukoviĉ oni malliberigis ŝin. Ŝi eliris prizonon la 22an de februaro 2014 danke al Eŭromajdano kie ŝi tuj renkontis la manifestaciantojn (vidu la foton).

Julija Timoŝenko parolas la 22an de februaro 2014 en Eŭromajdano en Kievo por manifestaciantoj

Ŝi havas unu filinon Evgenija (Євгенія, naskiĝintan en 1980).

Referencoj redakti

  1. Janukowitsch gewinnt Stichwahl [Janukoviĉ gajnas baloton] (germane). Euronews (2010-02-09).[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti