Julio Anguita

Julio Anguita González (naskiĝis la 21-an de novembro 1941, mortis la 16-an de majo 2020)[1] estas hispana politikisto kaj instruisto.

Julio ANGUITA
mayor of Córdoba
Julio Anguita
Julio Anguita
Persona informo
Naskiĝo 21-a de novembro 1941
en Fuengirola
Morto 16-an de majo 2020 (2020-05-16)
en Kordovo
Mortis pro korhalto [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Loĝloko Kordovo [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Alma mater Universitato de Barcelono [#]
Partio Komunista Partio de Hispanio [#]
Familio
Infanoj Julio Anguita Parrado [#]
Profesio
Alia nomo El Califa Rojo [#]
Okupo politikistoinstruisto [#]
Aktiva en Madrido [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Unue urbestro de Kordovo de 1979 ĝis 1988, nome la nura komunista urbestro de provinca ĉefurbo dum multaj jardekoj, kio havigis al li la kromnomon de "Kalifo" aŭ "Ruĝa Kalifo"; poste li estis elektita Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Hispanio (PCE) en 1988. Poste li fondis maldekstran koalicion Izquierda Unida ("Unuigita Maldekstro" IU) kies Ĝenerala Kunordiganto li estis el 1989 ĝis 2000.[1]

Li membris en la Deputitara Kongreso de 1989 ĝis 2000. Estis konsiderata unu de la grandaj estroj de la hispana maldekstro, ĉar estre de IU sukcesis atingi 21 sidlokojn kaj superi amplekse du milionojn da voĉdonoj en la ĝeneralaj balotadoj de 1993 kaj 1996.[1] Li membris en la Andaluza Parlamento dum ties du unuaj regotempoj, kaj estis kandidato al la Prezidenteco de la Junta de Andalucía en 1986 estre de la koalicio Izquierda Unida, kiu tiam premieris kiel balota marko atingante 19 sidlokojn.[1]

Li membriĝis en la Komunista Partio de Hispanio (PCE) en 1972, kelkaj jarojn antaŭ la forigo de ties eksterleĝigo. Li rifuzis kiel Ĝenerala Sekretario de la PCE pro sanaj kialoj en 1998, estante sukcedita de Francisco Frutos. En 2000 li malkonsentis pri alproksimigo de IU al PSOE kaj forlasis siajn politikajn postenojn por reveni al sia profesio kiel instruisto. Li emeritiĝis en la lernojaro 2003-2004.[1]

Koincide kun sanproblemoj, li plu kaj plu distanciĝis el la politikaj sintenoj de la PCE kaj de la estraro de IU kaj eĉ proponis la kreon de platformoj kiel Frente Cívico Somos Mayoría, kaj protagonistis paralele alproksimigojn al la etoso de Podemos ekde ties unua sukceso en la eŭropa balotado de 2015.[1]

Lia filo, Julio Anguita Parrado, estis ĵurnalisto kiu mortis pafita en Irako en 2003, kiam li akompanis usonan invadintan armeon.

VerkojRedakti

  • Desamortización eclesiástica en la ciudad de Córdoba (1836-1845) (1984)
  • Otra Andalucía: Julio Anguita y Rafael Alberti, mano a mano (1986)
  • Prólogo de El libro de las 35 horas, autores varios (1998)
  • Corazón Rojo: la vida después de un infarto (2005)
  • El tiempo y la memoria, kun Rafael Martínez Simancas (2006)
  • Prólogo de La Globalización Neoliberal y sus repercusiones en la educación, de Enrique Díez (2007)
  • Prólogo de Diego Cañamero Valle, el hombre con los pies en la tierra, de Joaquín Recio (2010)
  • Prólogo de Razones para la rebeldía (de Willy Toledo) (2011)
  • Combates de este tiempo (2011)
  • Conversaciones sobre la III República, kun Carmen Reina (2013)
  • A la izquierda de lo posible: conversación entre Julio Anguita y Juan Carlos Monedero, kun Juan Carlos Monedero (2013)
  • Contra la ceguera, junto a Julio Flor (2013)
  • ¡Rebelión! (2014)
  • Atraco a la memoria. Un recorrido histórico por la vida política de Julio Anguita, kun Juan Andrade Blanco (2015)

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 público | agencias, Muere a los 78 años Julio Anguita, histórico dirigente de Izquierda Unida, Público, 16a de majo 2020. Alirita la 16an de majo 2020.

Eksteraj ligilojRedakti