Julio IGLESIAS (plennome: Julio José Iglesias de la Cueva, hispanlingva prononco: Ĥuljo Iglesjas, naskiĝinta je la 23-a de septembro 1943 en Madrido) estas hispana kantisto, unu el la plej famaj kantistoj el la tuta mondo; li vendis ĝis nun pli ol 250 milionojn da ekzempleroj[1] de 77 malsamaj diskoj en dek kvar lingvoj.

Julio Iglesias
Julio Iglesias en la jaro 2008
Julio Iglesias en la jaro 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Julio Iglesias
Naskiĝo 23-an de septembro 1943 (1943-09-23) (80-jaraĝa)
en Madrido
Edz(in)o Miranda Rynsburger • Isabel Preysler
Ĝenroj Latina, Franca popmuziko, Itala popmuziko, Brazila popmuziko
Profesio kantisto, tekstisto, aktoro
Instrumentoj voĉa muziko
Aktivaj jaroj 1968 - nuntempo
Eldoninto Columbia, Sony
Retejo www.julioiglesias.com
Persona informo
Naskonomo Julio José Iglesias de la Cueva
Lingvoj hispanagermanaportugalaitalajapanaangla
Ŝtataneco HispanioUsonoDomingo
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Subskribo Julio Iglesias
Familio
Patro Julio Iglesias, Sr.
Patrino María del Rosario de la Cueva y de Perignat
Edz(in)o Miranda Rynsburger • Isabel Preysler
Amkunulo Miranda Rynsburger
Infanoj Enrique Iglesias • Julio Iglesias Jr. • Chabeli Iglesias • Cristina Iglesias • Victoria Iglesias
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto • diskografa artisto • futbalisto • komponistoentreprenisto
TTT
Retejo http://www.julioiglesias.com
vdr

Biografio redakti

Julio estas la plej aĝa filo de la ginekologo Julio Iglesias Puga kaj Maria del Rosario de la Cueva. Junaĝe li estis futbalisto, sed grava akcidento vundis liajn krurojn, kaj li devis forlasi tiun karieron.

Li estas fama ankaŭ pro siaj personaj amaj travivaĵoj. Dum la 70-aj jaroj li edziĝis al la filipina Isabel Preysler, kaj ilia ama rilato ofte aperis en revuoj. Ili eksedziĝis en 1978. Ili havis tri filojn:

  • Isabel Iglesias konata kiel Chabeli Iglesias (naskiĝinta en 1971). Ankaŭ ŝi poste tre ofte aperis en gazetoj pro siaj amrilatoj, kaj nun estas ĵurnalistino
  • Julio José Iglesias (naskiĝinta en 1973). Li klopodis fari muzikan karieron, kaj ankaŭ laboras kiel modelo
  • Enrique Iglesias (naskiĝinta en 1975). Li estas ankaŭ tre fama kantisto.

De 1990 Julio Iglesias vivas kun la nederlanda modelo Miranda Rijnsburger. Ili havas kvin filojn:

  • Miguel Alejandro (naskiĝinta en 1997)
  • Rodrigo (1999)
  • Victoria kaj Cristina (ĝemelaj, naskiĝinta en 2001)
  • Guillermo (majo 2007).

Ankaŭ la patro de Julio Iglesias fariĝis tre fama en Hispanio, unue pro sia ostaĝigo en 1985, kiu daŭris du semajnojn, kaj poste pro siaj amrilatoj je tre granda aĝo, kio donis al Julio fratojn pli junajn ol liaj unuaj filoj.

De 1985 li loĝas en Miamo (Florido, Usono).

Muzika kariero redakti

Julio Iglesias ekfamiĝis kiel kantisto en Hispanio en 1968, kiam li venkis en la Festivalo de la Kanto de Benidormo, tiam tre fama. Li reprezentis Hispanion en la Festivalo de Eŭrovido de 1970 en kiu li estis kvara. La kanto "Gwendolyne" furoris kaj faris lin fama, speciale en sia lando.

En 1978, li subskribis kontrakton kun la diskregistrejo CBS International, kaj komencis sian internacian karieron, kun kantoj en la angla, franca, portugala, germana kaj itala lingvoj.

En 1984, la albumo 1100 Bel Air Place estis granda sukceso en la anglalingva merkato, kun pli ol 3 milionoj da venditaj diskoj nur en Usono. Ĝi inkludis duetojn kun Willie Nelson kaj Diana Ross.

De tiam li plu eldonis diskojn, kiuj kondukis lin en mondajn turnirojn, kaj permesis al li vendi milionojn da ekzemplerojn.

Diskaro redakti

  • Yo Canto (1969)
  • Gwendolyne (1970)
  • Por una mujer (1972)
  • Soy (1973)
  • Und das Meer singt sein Lied (1973)
  • A Flor de Piel (1974)
  • A México (1975)
  • El Amor (1975)
  • América (1976)
  • En el Olympia (1976)
  • Se mi lasci, non vale (1976)
  • Schenk mir deine Liebe (1976)
  • A mis 33 años (1977)
  • Sono Un Pirata, Sono Un Signore (1978)
  • Emociones (1978)
  • Aimer La Vie (1978)
  • Innamorarsi alla mia età (1979)
  • A vous les femmes (1979)
 
  • Hey! (1980)
  • Sentimental (1980)
  • Amanti (1980)
  • De niña a mujer (1981)
  • Fidèle (1981)
  • Zartlichkeiten (1981)
  • Minhas canções preferidas (1981)
  • Momentos (1982)
  • Momenti (1982)
  • Et l'amour créa la femme (1982)
  • In Concert (1983)
  • Julio (1983)
  • 1100 Bel Air Place (1984)
  • Libra (1985)
  • Un Hombre Solo (1987)
  • Tutto l'amore che ti manca (1987)
  • Non Stop (1988)
  • Raíces (1989)
 
  • Latinamente (1989)
  • Starry Night (1990)
  • Calor (1992)
  • Anche senza di te (1992)
  • Crazy (1994)
  • La carretera (1995)
  • Tango (1996)
  • My Life: The Greatest Hits (1998)
  • Noche de cuatro lunas (2000)
  • Una donna può cambiar la vita (2001)
  • Ao meu Brasil (2001)
  • Divorcio (2003)
  • Love Songs (2003)
  • En français (2004)
  • Love Songs - Canciones de amor (2004)
  • L'homme que je suis (2005)
  • Romantic Classics (2006)
  • Quelque chose de France (2007)

Referencoj redakti

  1. Iglesias dynasty Arkivigite je 2007-11-16 per la retarkivo Wayback Machine. Hello Magazine.

Eksternaj ligoj redakti