Julio Mangada Rosenörn

hispana militisto kaj esperantisto

Julio MANGADA ROSENÖRN (naskiĝis la 30-an de junio 1877 en Sancti Spiritus, Kubo, tiam hispana kolonio, mortis la 16-an de aprilo 1946[1] en Meksiko) estis hispana militisto kaj esperantisto.

Julio Mangada Rosenörn
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1877 (1877-06-30)
en Sankta Spirito
Morto 14-an de aprilo 1946 (1946-04-14) (68-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Mangada fariĝis esperantisto en 1906 kaj tuj komencis propagandi Esperanton per framasona gazeto. En 1911 li estis kunfondinto de la gazeto Homaro, kiu publikigis en 1913 la politikan kaj religian deklaracion de L. L. Zamenhof pri Homaranismo. En 1916 li fondis la Zamenhofan Federacion kaj ĝian organon Hispana Esperantisto publikigitan ĝis 1923.

Li kunfondis kaj estis prezidanto dum multaj jaroj de Hispana Esperanto-Asocio. De 1928 ĝis 1930 Mangada publikigis Hispana Esperanto-Gazeto.

De 1912 Mangada gvidis multajn kursojn. Li reprezentis la hispanan registaron dum kvin Universalaj Kongresoj.

Mangada ludis gravan militistan kaj politikan rolon dum la Dua Hispana Respubliko kaj ĉe la komenco de la interna milito, kiam li gvidis kolonon defende al la respublikana registaro. Li estis konata kiel la popola generalo, kvankam vere atingis nur la rangon de kolonelo.

Mangada devis ekziliĝi post la fino de la milito kaj forpasis en Meksiko en 1946.

Verkoj

redakti
  • Praktika Esperanta Lernolibro por ĉiuj landoj, 1914
  • Helpanta temaro por ĉiuj landoj, por lernigi rapide Esperanton, 1925/1935
  • Ferdinando la 6-a kaj Farinelli, 1925
  • Ávila, 1925
  • Pri Hispanujo kaj ĝiaj popolkantoj - Popolkantaro de Murcio
  • Versaĵaro, 1922
  • Esperanta Internacia moderna hispana Parnaso(diversaj poetoj), traduko. Hispana Esperanto-Bibliotheko, Madrid: 1927.
  • Du junaj fraŭlinoj kaj Korneliino, traduko de du noveloj de Miguel de Cervantes, 1927
  • Amelia kaj Marina (amatora poezio), 1934

Recenzoj

redakti

Pri Praktika Esperanta Lernolibro por ĉiuj landoj

 
 Rekomendinda al ĉiuj gvidantoj de unuaj Esperantaj kursoj. Ne tre ampleksa, tiu libreto tamen pritraktas grandan materialon el ĉiuj fakoj de la homa vivo. 
— Belga Esperantisto n069 (jul 1914)

Pri Esperanta Internacia moderna hispana Parnaso

 
El Moderna Hispana Parnaso, 1923
 
 Malferminte la libreton oni unue trovas amoplenajn versaĵon kaj dediĉvortojn al Rafael de San Millán, mortinta poeto de la lingvoj kastila kaj Esperanto. Poste sekvas apud belaj kaj tre interesaj bildoj la tradukaĵoj de diversaŭtoraj versaĵoj seriozaj, melankoliaj, profundsentaj. Ne konante la naciajn lingvaĵojn oni nur povas supozi, ke la tradukinto kiel eble plej severe laŭis la originalan stilon, kiu kelkparte postulas profundan enpensiĝon por kompreno. Neplaĉantaĵoj troviĝas nur en kelkaj versfinaĵoj (pĝ. 9 kaj 11):
„Kun lupoj, rabbirdoj
kun la vent’ kaj akv. "
„Mortigi lin lupoj kaj lin manĝi agl'"
„Ĉar estas bonuloj
la patrin’ kaj patr'"
„akvsprucigilo“ verŝajne estas preseraro. Resume oni povas diri, ke ŝatanto de modernaj poeziaĵoj seriozaj certe ne bedaŭros la aĉeton de la bela, siaspece multvalora libreto. 
— Christine Siedl. Aŭstria Esperantisto n037 (nov 1927)

Pri Versaĵaro

 
 Enhavas 14 versaĵojn de nia bonega pioniro hispana J . Mangada Rosenörn kies sperteco en verfarado estas konata de ĉiu esperantisto, kiu regule sekvas nian internacian literaturan movadon. 
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)

Pri Amelia kaj Marina

 
 Prezentiĝas per tiu ĉi volumo hispana kontribuaĵo al la Esperanta Poezio.

En la komenco troviĝas tre interesaj notoj pri du metrikaj formoj de la hispana poezio, La Romanco kaj la Segidiljo, kiujn atente devus legi la Esperantaj poetoj. La aŭtoro tro modestas, dirante, ke li ne pretendas prezenti sin antaŭ la Esperantistaro kiel poeton. Li malkaŝas plenkoran entuziasmon por nia afero—

Per la poemaro mi nur celas,
kiel sonas nia lingv’ agrable,
kiel plene Esperanto belas
por esprimi Gion tre kapable.

La poemoj estas verkitaj laŭ diversaj humoroj, kaj ĉiuj montras majstran uzon de la lingvo. Bonega konsilo al poeziemuloj troviĝas en mallonga Averto. Treege kortuŝaj estas la strofoj pri la morto en traĝikaj cirkonstancoj de la du belaj filinoj de la aŭtoro, en kies memoro la volumo ricevas sian titolon. Tralegante la paĝojn, oni ne povas ne esti frapata de la evidenta bonanimeco de S-ro Rosenörn. La versaĵoj Pri miaj bestoj, Ofendidon, Ĉe Bialystok, k.a., bone tion montras.

Kelkaj portretoj kaj skizo ornamas la libron, kiu estas bone presita sur bonkvalita papero. Troviĝas pluraj kritikindaĵoj, inter kiuj la uzo de la malbela vorto mitingo (kunveno). Tio estas nenecesa aldono al la lingvo. La libro estas tute rekomendinda. 
— R. J. V. La Brita Esperantisto - Numero 356, Decembro (1934)

Pri Helpanta temaro por ĉiuj landoj, por lernigi rapide Esperanton

 
 La tria eldono de Helpanta Temaro enhavas novan sekcion —karikaturaj bildoj kun tre plenaj klarigoj. La antaŭe aperinta parto de la verko provizas taŭgan legaĵon por daŭriga kurso; sed la nove eldonita parto (kiu okupas ĉeflokon sur la paĝoj) utilus nur kiel korekt-ekzerco por la pli inteligentaj lernantoj. La gramatikaj kaj stilaj eraroj de tiu parto tiom abundas, ke ili malebligas apartan citon. Oni rajtas postuli de nacia asocio, ke antaŭ ol aperigi tian libron, ĝi kontrolu la tutan tekston. 
— ALEC VENTURE. La Brita Esperantisto - Numero 361, Majo (1935)

Pri Ávila

 
 La tuta libro, teksto kaj bildaro, estas kliŝita. Tiu libro ne estas ordinara gvidilo, sed serioza studo pri serio da arkitekturaj artaĵoj kun historia valoro. La libron ilustras belege reproduktitaj bildoj sur luksa papero. Nepre havinda por amatoroj de la konstru-arto. 
— Bulgara Esperantisto, j07 n04 dec. 1925

Referencoj

redakti
  1. Niaj mortintoj 1939–1946, en: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 5.

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti