Juliska Ligeti [juliŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ligeti Juliska estis hungara aktoro, subreto. Ŝia origina nomo estis Weichand Júlia, ŝia geedziĝa nomo estis Dezső Józsefné (ambaŭ laŭ hungarlingve kutima nomordo), ŝia persona nomo estas karesnomo de Juliino.

Juliska Ligeti
Juliska Ligeti en 1900
Juliska Ligeti en 1900
Persona informo
Naskonomo Weichand Júlia
Naskiĝo la  8-an de decembro 1877(nun 1877-12-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de junio 1945
en Hungario Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o József Dezső
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Juliska Ligeti en 1901
Juliska Ligeti en 1903

Júlia Weichand [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1877 en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de junio 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Juliska Ligeti akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo en 1895. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi estis tie membro ĝis sia morto. Komence ŝi havis subretajn rolojn, paŝo post paŝo - kiel ŝi aĝis - ŝi havis patrinajn rolojn. En 1897 ŝi ricevis premion, en 1924 oran ringon de la teatro. En 1921 ŝi estis nomumita eterna membro de la Nacia Teatro.

Ŝi edziniĝis en 1903, en la sekva jaro ŝi naskis filinon. En 1915 ŝi vidviniĝis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Vasárnap délután (1929, escepte germana filmo)
  • Elcserélt ember (1938) - patrino
  • Balkezes angyal (1940-41) - patrino
  • Szerető fia, Péter (1942) - Zsófi

Fontoj redakti