Julius MOSEN (naskiĝinta la 8-an de julio 1803 en Mühlental-Marieney, mortinta la 10-an de oktobro 1867 en Oldenburg) estis germana juristo, dramaturgo kaj verkisto.

Julius Mosen
Persona informo
Julius Mosen
Naskiĝo 8-an de julio 1803 (1803-07-08)
en Marieney
Morto 10-an de oktobro 1867 (1867-10-10) (64-jaraĝa)
en Oldenburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgo • poeto-juristo • advokatoverkisto vd
Aktiva en Dresdeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Mosen frekventis la gimnazion en Plauen kaj studis ekde 1822 jursciencon en Jena. Dum la studotempo li vojaĝis al Italujo kaj laboris poste logan tempon kiel privata administranto en la hejma regiono. En 1831 li ricevis postenon ĉe tribunalo en Kohren; en 1834 li komencis deĵori kiel advokato en Dresdeno. Tie li baldaŭ famiĝis kiel poeto. En 1844 li ekigis laboron kiel dramaturgo ĉe la Kortega teatrejo de Oldenburg. Bedaŭrinde jam ekde 1848 liaj agadoj estis interromptaj pro nesanigebla malsano, kiu baldaŭ rezultiĝis en kompleta lamiĝo. Post 1850 li pensiuliĝis sed restis - malgraŭ ĉio - mense freŝa.

Agado verkista redakti

Mosen unue ekverkistis per la epikaj poemoj »Das Lied vom Ritter Wahn« (Leipzig 1831), libera realigo de itala legendo, kaj »Ahasver« (Dresden 1838) , atesto pli de liaj filozofiaj ol poetikaj talentoj. En la poemoj »Gedichte« (Leipzig 1836) li ofte gajigis per populara freŝeco, tiel ke serio da baladozaj poemoj (ekz. »Die letzten Zehn vom vierten Regiment«, »Andreas Hofer« »Der Trompeter an der Katzbach«) transiris en la buŝon de la popolo. Kiel rakonstisto li aperis per la novelo »Georg Venlot« (Leipzig 1831), la verko »Novellen« (1837), la historia-politika romano »Der Kongreß von Verona« (Berlin 1842) kaj per la ĉarma novelaro »Bilder im Moose« (Leipzig 1846).

Liaj ĉefaj tendencoj inkliniĝis en la direkto de la dramo, sed en liaj dramoj regis abstrakta retoriko; inter ili menciindas »Heinri h der Finkler« (Leipzig 1836);»Cola Rienzi«, »Die Bräute von Florenz«, »Wendelin und Helene«, »Kaiser Otto III.« (tiuj ĉi kvar kolektitaj kiel »Theater«, Stuttgart 1842) - la lasta tragedio estis la plej grava. En la pli malfruaj dramoj: »Don Johann von Österreich«, »Herzog Bernhard« (Leipzig 1855), »Der Sohn des Fürsten« (Oldenburg 1858), Mosen volis anstataŭigi retorikon per eksteraj teatraj efektoj. Oni ne forgesu la spritan verketon »Die Dresdener Gemäldegalerie« (Dresden 1844).

En Marieney oni starigis monumenton en lia honoro en la 1903-a jaro.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol. 14. Leipzig 1908, p. 172-173, (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti