Julius PENNDORF (naskiĝis la 26-an de decembro 1873 en Lepsiko, mortis en junio 1950 en Kauschwitz, hodiaŭ urboparto de Plauen, estis enterigita 16-an de junio 1950 en Lepsiko) estis germana esperantisto kaj filologo kaj pioniro de la Esperanta etimologio.

Julius Penndorf
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1873 (1873-12-26)
en Leipzig
Morto 12-an de junio 1950 (1950-06-12) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • filologo • klasika filologo • instruisto
vdr

De 1893 ĝis 1897 Penndorf studis malnovajn lingvojn kaj klasikan filologion, historion, germanan kaj francan lingvojn kaj arkeologion en la universitato de Lepsiko. Li doktoriĝis ĉe Justus Lipsius per latinlingva disertaĵo pri skribaĵoj de Atena respubliko. De 1898 ĝis 1904 li estis instruisto en la saksa urbo Glauchau; poste li loĝis kaj instruis ĝis pensiiĝo en Plauen, kie li mortis en junio 1950.

Li estris Esperanto-lernejon en Plauen ĝis 1927. De 1933 ĝis 1935 li estis konstanta kunlaboranto de la unua esperantologia periodaĵo Lingva Kritiko, kie aperis liaj etimologiaj artikoloj.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti