Julius Scholtz

(Alidirektita el Julius SCHOLTZ)

Julius SCHOLTZ [ŝolc] (naskiĝis la 2-an de decembro 1825 en Breslau, mortis la 6-an de februaro 1893 en Dresdeno) estis germana pentristo kaj ekde 1874 profesoro en la Artakademio Dresdeno ("Dresdener Kunstakademie"). Liaj portretaj kaj historiaj pentraĵoj estis tre renomaj. Julius Scholtz ĉiam strebis je moderna pentromaniero, karakterizata de eleganteco kaj sensivo por vivantaĵoj kaj atentokaptaj perspektivoj.

Julius Scholtz
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1825 (1825-02-12)
en Breslaŭo, Prusio
Morto 2-an de junio 1893 (1893-06-02) (68-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo tombejo Trinitatis en Dresdeno
Lingvoj germana
Loĝloko Dresdeno
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr

Tamen lia pentrista verko estis intertempe preskaŭ forgesita. Laŭ la prijuĝo de la iama direktoro de la Pentraĵgalerio de Dresdeno (Dresdner Gemäldegalerie) Hans Posse Julius Scholtz estis post Ferdinand von Rayski la plej grava fenomeno de la realisma pentroarto en Dresdeno en la dua duono de la 19-a jarcento. Tion substrekas Hans-Joachim Neidhardt en disertaĵo pri la vivo kaj verko de la artisto.

En Leubnitz-Neuostra, urboparto de Dresdeno, la strato Julius-Scholtz-Straße (poŝtkodo: 01217) memorigas pri la pentristo. Unu liaj lernantoj estis Auguste Ludwig.

Verkoj redakti

(inter aliaj)

  • Avino kaj nepino (Großmutter und Enkelin), 1863, en Gemäldegalerie Neue Meister der Staatlichen Kunstsammlungen zu Dresden.
  • Fauststudie, desegnaĵo en Museum Ostdeutsche Galerie (Regensburg)
  • Studie zu: Amor und Psyche, desegnaĵo en Museum Ostdeutsche Galerie (Regensburg)
  • Murpentraĵoj kaj ornamaĵoj en laŭhistoria stilo en la burgo Albrechtsburg en Meißen (entute 50 kune kun Anton Dietrich, Heinrich Hoffmann, Friedrich Preller)

Eksteraj ligiloj redakti