Jumilla (Murcio)

municipo en Murcio, Hispanio

Ĥumiljo (hispane Jumilla [ĥumIlja]) estas urbo en la sudoriento de Hispanio, en la Murcia Regiono. Ĝi okupas 972 km² kaj havas loĝantaron de 26 015 (jaro 2010). Estas fama nacie kaj internacie por siaj vinoj kaj piroj.

Jumilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 30520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 784  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 29′ N, 1° 20′ U (mapo)38.479166666667-1.325Koordinatoj: 38° 29′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Alto 510 m [+]
Areo 972 km² (97 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jumilla (Murcia)
Jumilla (Murcia)
DEC
Jumilla
Jumilla
Situo de Jumilla
Jumilla (Hispanio)
Jumilla (Hispanio)
DEC
Jumilla
Jumilla
Situo de Jumilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jumilla [+]
vdr
Municipa teritorio de Jumilla en la Murcia Regiono.

Geografio redakti

Ĝia urba termino havas etendon de 972 km². Ĝia averaĝa alteco estas de 600 m. Ĝi havas grandan kvanton de altoj:

  • Montaro de la Carche: montopinto de la Madama kun 1.372 m.
  • Montaro de la Bovo: 1087 m
  • Montaro de la Cingla: 1079 m
  • Montaro de La Gavilanes: 995 m
  • Montaro de La Ŝtelistoj: 985 m
  • Sankta Anna: 967 m
  • Blankaj rokoj: 956 m
  • Montaroj de la Kaprinoj kaj Fratino: 953 m
  • La Grajas: 949 m
  • Montaro de la Molar: 941 m
  • Montaro de Sopalmo: 933 m
  • Peñarrubia: 917 m
  • Longa montaro: 885 m

Ekonomio redakti

 
Kastelo de Jumilla.

La agrikulturo tradicie fokusiĝis al kultivo de vitejoj kaj produktado de fama vino kun protektita devennomigo. Lastatempe ankaŭ fruktarboj disvastiĝis, kio rezultis en fabrikado de sukoj, ekzemple de konata varmarko Don Simón.

Nordokcidente de la municipo, lime kun la provinco Albacete, estas la vulkano La Celia, konata aktuale kiel Minas de la Celia. Tiuj minejoj havas specialan geologian intereson, ĉar estas hejmo de escepta kuŝejo da apatito. Krom naturaj kaj protektitaj areoj, estas la Botanika Ĝardeno de la Estacada.

Turismo estas altirita de kastelo, preĝejoj kaj ermitejoj, muzeoj kaj multaj monumentaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti