Juna Amiko estas internacia esperanta progresiga revuo por legemuloj inter 10- kaj 100-jaraĝaj, eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ekde 1972. La nuna ĉefredaktoro estas Stano Marček. Ekde la jaro 1987 la revuo aperas ĉiujare kvarfoje (februare, aprile, septembre kaj novembre). Ekde 2017 la revuo aperas plenkolore.

Juna amiko
Kovrilpaĝo de la revuo, feb. 2016
Kovrilpaĝo de la revuo, feb. 2016
periodaĵo
Speco eduka revuo
Formato A5
Periodeco trimonata

Posedanto Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Redaktisto Stano Marček
Establodato Novembro 1972
Prezo 13 ĝis 18 EUR jare (laŭlande)
ISSN 0230-1318

vdr

Motivo kaj enhavo redakti

La gazeto celas precipe tiujn, kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, alproprigis al si la bazajn gramatikajn regulojn, sed deziras trovi legaĵojn en Esperanto kiel eble plej facilajn. La kontribuantoj de la revuo klopodas verki en facila lingvaĵo. Por faciligi la komprenon, ĝi uzas fojfoje dividstrekojn (-). La printado okazas en Martin, Slovakujo.

Troviĝas en la revuo:

  • amuzaĵoj: bildstrioj, ludoj, kantoj, krucenigmoj, kvizoj
  • lernaĵoj: help-materialo por ekzamenotoj, informoj pri landoj, "Interkultura Mondo"
  • diversaĵoj: konversaciaj temoj, natur-rubriko, sugestoj de legindaj libroj per prezento de la verko "Legu kaj ĝuu!", allogaj legaĵoj.

Historio redakti

Géza Kurucz estis la fonda redaktoro de la revuo kaj la motoro en la ideo lanĉi tian revuon ene de la tiutempa Hungara Esperanto-Asocio, por plenumi evidentan bezonon por la multaj tiamaj lernantoj de Esperanto. Li kun kelkaj aliaj instruistoj povis vidi la similspecajn revuojn je dispono por la lernantoj de aliaj lingvoj, kaj komprenis la valoron aperigi ion similan en Esperanto. Li konvinkis la ILEI- kaj HEA-estraranojn pri tio. Li redaktis la revuon regule de 1973 ĝis 1981, kiam li transdonis ĝin al Oldřich Kníchal, slovako vivanta en Hungario.

Kniĉal redaktis ĝin ĝis 1986, kiam li transdonis la stafetan bastonon al alia eksterlandano vivanta en Hungario Stefan MacGill el Nov-Zelando. Kiam en 1996 tiu sentis kreskon de aliaj ILEI-taskoj, la revuo denove bezonis redaktoron. Géza precize en tiu jaro emeritiĝis el lernejestra posteno; li denove ĉefredaktis la revuon ĝis 2004 kaj de 2005 la duonon de la revuo, kiu tiam ricevis duoblan amplekson (52 paĝoj).

Komence de 2011 75-jara Géza Kurucz anoncis sian deziron retiriĝi. En 2013 Stefan MacGill fariĝis vic-prezidanto de UEA kaj forlasis sian postenon de prezidanto de ILEI. Li anoncis sian deziron ĉesi la redaktadon de Juna Amiko.

Sekvis lin en tiu ofico Stano Marček el Slovakio, membro de la Akademio de Esperanto. Stefan MacGill same kiel deko da aliaj personoj estas kunlaboranto de la revuo.

Redakcio redakti

La gazeton redaktas granda teamo, en kiu interalie partoprenas[1]:

Por atingi la redaktoron, bonvole uzu redakcio@ gmail.com

Recenzoj redakti

 
 Subteninda revuo por lernantoj: Ĉi tiu bonege presita kaj ilustrita revuo por lernantoj 12-16-jaraj aperas kun la forta aŭspiciado de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Mi antaŭvidas, ke, kiam lernejaj instruistoj pri Esperanto vidos la gazeton, ili volonte aĉetos ĝin por revendado al la studantoj.
Ĝis nun, inter la lernejaj Esperanto-studantoj, la aĝogrupo 14-16 ĝuis nek internacian ĉiujaran kongreson (la Infana Kongreseto celas 6-13-jarulojn, kaj la TEJO-Kongreso taŭgas ĉefe por tiuj, kiuj havas pli ol 16/17 jarojn), nek presitan revuon. Ne mirinde, ke iom post iom velkis ilia intereso pri la lingvo. Venas nun Juna Amiko por ŝtopi unu el la supre menciitaj breĉoj de la movado. Espereble gepatroj kaj parencoj de denaskaj kaj aliaj junaj Esperantistoj ankaŭ subtenos la revuon. Gratulon al sinjoro Kurucz kaj liaj 21 kunlaborantoj el 15 landoj! La movado kaj ĝiaj junuloj meritas kaj jam delonge bezonis altkvalitan revuon. Jen ĝi estas! 
— Februaro 1973, Raif Markarian, Esperanto n-ro 806 (2), p. 34
 
 Kara Stano, Vi ŝatus vidi mian opinion pri la Augusta numero de Juna amiko (2014) Preteme mi tuj diru: ĝi estas admirinda kaj aspekte kaj enhave. La revuo multon gajnis sub via redaktado, ĝi estas pli varia kaj pli lerte aranĝita, kaj la riĉa sortimento de bildoj allogas junajn legantojn. Mi havas la impreson, ke la nova aspekto de la revuo ankaŭ allogos novajn kapablajn verkantojn. La lingvo estas saĝe diversnivela, enestas facilaj legaĵoj por komencantoj kaj pli altnivelaj por pli spertaj esperantistoj. Ludoj kaj solvotaj taskoj, informoj el Esperantujo, instruaj artikoloj por sciaviduloj kaj literaturaj tekstoj, bele interharmonias. Entute mi povas aserti, ke Juna Amiko jam nun apartenas al plej celhavaj kaj belaj Esperanto-revuoj. Mia edzino nun legas ĝin kun plezuro. Gratulon al vi, kara redaktoro, kun la espero, ke la revuo jam longe ĝuos vian energian kapablon. Sincere, amike. 
— El privata retmesaĝo de Baldur Ragnarsson de novembro 2014

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Juna Amiko n-ro 147, Majo 2016, p. 3