Junaj pentristoj de la mondo

Junaj Pentristoj de la Mondo (france: Jeunes Peintres du Monde) estis unumonata programo organizita de Internacia Asocio de Arto kaj subtenita de Unesko por progresigi interŝanĝadon inter junaj artistoj el ĉie en la mondo kaj por plibonigi ilian socian statuson. La franca nacia komitato de Internacia Asocio de Arto okazigis la unuan programon en Parizo de la 2a ĝis la 28a de oktobro 1961. Juna artisto, kiu havas malpli ol 30 jarojn, kiu estis elektita kiel reprezentatnto de sia lando, havis la kvalifikojn por partopreno. Oni donis al ili loĝejon, manĝaĵojn, kaj transporton dum la programo.[1]

Kelkaj el la junaj artistoj partoprenantaj en "Junaj pentristoj de la mondo en Parizo" en 1961

La Ĝenerala Konferenco de Unesko je ĝia tria sesio en Bejruto Libano en novembro 1948 akceptis la projekton de la libereco de artistoj.[2]

La unua Internacia Konferenco de Artistoj okazis en Venecio, Italio de la 22a ĝis la 28a de septembro 1952. Eseoj kaj komunikaĵoj tiam kolektitaj de Unesko eldoniĝis kun la titolo "La Artisto en Moderna Socio" en 1954.[3]

La unua paĝo de la broŝuro de la grupa ekspozicio de Junaj Pentristoj de la Mondo en Parizo, kiu okzis en Compiègne je 22-23 oktobro 1961.

La unua "Junaj Pentristoj de la Mondo" okzis en Parizo en 1961.[4] Alia estis organizita de la brita komitato de IAA/AIAP kaj okazis en Londono en 1965.[5]

Eksteraj ligoj redakti

Referencoj redakti

  1. Seungsook Park, <An Untiring Great Worker: Park Seo-Bo's Art and Life>, South Korea, Seoul: Personnidea, 2019, pp.133~159.
  2. UNESCO Document, <Records of the General Conference of UNESCO, thired session, Beirut, 1948, v.2; Resolutions>, 1949, Document Code: 3C/Resolutions, 3C/110(II), pp.26~27 (9-1-6.15 Freedom of the Artist).
  3. UNESCO, <The Artist in Modern Society: Essays and Statements Collected by UNESCO>, 1954.
  4. Kate Lim, <Park Seo-Bo: From Avant-garde to Ecriture>, Singapore: BooksActually, 2013, pp.106~107. (ISBN 9-789810-900618)
  5. Seungsook Park, <An Untiring Great Worker: Park Seo-Bo's Art and Life>, Seoul: Personnidea, 2019, pp.133~182. (ISBN 978-89-5906-532-5) [03810] (Korean).

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Young Painters of the World en la angla Vikipedio.