Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko

respublika junulara esperantista asocio

Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR)

  • ruse: Молодежная Эсперанто-Ассоциация Чувашской Республики [maladjoĵnaja esperanto-assaciacija ĉuvaŝkaj rispubliki]
  • ĉuvaŝe: Чӑваш Республикин Çамрăксен Эсперанто-Ассоциацийе [ĉavaŝ respublikin ŝjamraksen esperanto-asociacije]

La Asocio fondiĝis la 26-an de aprilo 1997 surbaze de la junulara esperanto-klubo 'Integro' -'ĈeNo'. Oficiale registriĝis la 26-an de julio de la sama jaro ĉe la Ministerio de justico de la Ĉuvaŝa Respubliko.

La ĉefa agado de la Asocio estas celita al disvastigo de Esperanto kaj al porsociaj aktivaĵoj, kiel ekz. Lingva Festivalo (dum multaj jaroj la plej granda en Rusio), karavanoj de amikeco, Festivalo de interesoj, interkulturaj tendaroj.

La Asocia informilo estas "Koktelo", aperanta neregule.

La lasta jarkunveno de la Asocio okazis novembre de 2012, kiu elektis novan estraron.

Interesa fakto: Laŭ la lasta popolnombrado 2010 estas 27 ĉuvaŝoj kiuj asertis scipovi Esperanton

Prezidantoj de la JEAĈR redakti