Junulara Konsilio de Slovakio

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Slovakio

La Junulara Konsilio de Slovakio - nacilingve Rada Mládeže Slovenska - estas federacio en Slovakio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Junulara Konsilio de Slovakio estas la urbo Bratislavo.

Junulara Konsilio de Slovakio
Rada Mládeže Slovenska
organizaĵo
Lando(j) Slovakio vd
Sidejo Bratislavo, Slovakio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti