Junulara parlamenta baloto en Germanio 2009

La 27-an de septembro 2009 en Germanio okazis baloto por la nacia parlamento Bundestag. Entute rajtis voĉdoni 62,2 milionoj da germaniaj ŝtatanoj de pli ol 17 jaroj. Naŭ tagojn pli frue, neformale kaj sen ia politika sekvo, la infanoj kaj adoleskuloj de Germanio, do la ŝtatanoj de malpli ol 18 jaroj, rajtis "prove" mem voĉdoni, kiun kandidaton kaj partion ili elektus, se ili jam rajtus partopreni la nacian baloton.

La kampanjo Jugendwahl U18 ("U18" por "unter 18 Jahren") - junulara baloto sub 18 (jaroj) - organizis balotejojn en ĉiuj regionoj de Germanio. Temas pri la plej granda iniciativo por politika eduko de infanoj kaj adoleskuloj de Germanio, kies celo estas subteni junulojn en la kompreno de politiko, en la kompreno pri diferencoj en la partiaj balotaj programoj, kaj pri kritika juĝo de politikistaj promesoj antaŭbalotaj. Fokuso de la iniciativo estas helpi al la junuloj ekkoni kaj vortumi siajn proprajn interesojn, helpi al ili mem trovi respondojn al politikaj demandoj kaj instigi al aktiva kunkreo de la propra vivmedio. Kulmino de la junulara kampanjo U18 de 2009 estis la porjunula baloto de la 18-a de septembro 2009, en kiu ĉiuj germaniaj ŝtatanoj sub 18 jaroj rajtis voĉdoni en formo tre simila al la oficiala nacia baloto naŭ tagojn pli poste.

Multaj junularaj organizaĵoj de Germanio, urboj kaj neurbaj komunumoj, lernejoj kaj junularaj kunvenejoj subtenis la kampanjon kaj helpis instali balotejojn. Politikistoj en kaj antaŭ la balotejoj varbis inter la junuloj pri siaj politikaj idejoj, kaj multaj pliaj volontuloj helpis diskonatigi la kampanjon per plej diversaj informaj materialoj.

Balotaj rezultoj redakti

Kompare al la prognozoj por la oficiala nacia baloto, la rezultoj de la junulaj voĉdonoj estis signife aliaj:

  •  SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands ("Socialdemokratia partio de Germanio"): 20,4 %
  •  GRÜNE – Bündnis 90/Die Grünen ("Alianco 90/La Verduloj"): 20,05 %
  •  CDU/CSU – Christlich Demokratische Union Deutschlands ("Kristandemokratia unio de Germanio", ne en Bavario) kaj Christlich-Soziale Union in Bayern ("Kristane socia unio en Bavario", nur en Bavario): 19,31 %
  •  DIE LINKE – Die Linke ("La maldesktro"): 10,38 %
  •  PIRATEN – Piratenpartei Deutschland ("Pirata partio Germanio"): 8,72 %
  •  FDP – Freie Demokratische Partei ("Liberala demokratia partio"): 7,6 %
  •  kromaj: 13,55 %
  • Eksteraj ligiloj redakti