Jupiter-maso

la maso de la planedo Jupitero kiel mezurunuo de maso

Jupiter-maso (MJ aŭ MJUP), estas unuo de maso kiu egalas al la maso de la planedo Jupitero ( 1,8986 × 1027 kg), 317,83 Termasoj;[1] 1 Termaso egalas al 0,00315 Jupiter-masoj). La maso de Jupitero estas uzata por priskribi la masojn de la gasgigantoj, ĉu de nia Sunsistemo ĉu ĉirkaŭ foraj steloj. Ĝi ankaŭ estas uzata por priskribi brunajn nanojn.

Komparaj grandoj de la planedo Jupitero kaj la brunaj nanoj Gliese 229B kaj Teide 1

La maso de la plej grandaj ekstersunsistemaj planedoj estas esprimitaj per Jupiter-masoj por havi adekvatan skalon por komparado. Jupiter-masa planedo ĉe orbito je 1 AU de Sun-simila stelo kaŭzas amplitud-devion de 28 m/s, detektebla de nuntempa teknologio.[2] La plej facile detekteblaj planedoj per radiala rapido estas tiuj kiuj havas grandan mason kaj malgrandan orbiton. Ĉi tio estigas selektadan efikon por Jupiter-masaj planedoj. Ankaŭ, Jupiter-masaj aŭ eĉ pli masaj planedoj estas pli facile detekteblaj per aliaj metodoj, kiel tranzito aŭ gravita lensado.[3]

Planedo kun Jupitera maso ne devas esti samgranda kiel Jupitero. Jupiter-masa planedo kun konsisto simila al tiu de la Tero estus “nur” 5-6 oble pli granda ol la Tero. Same okazas al la tiel nomataj varmaj Jupiteroj (kiel COROT-1b), kun malgranda orbito povas havi grandan radiuson.[3] La radiuso de bruna nano ankaŭ estas simila al tiu de Jupitero (aŭ dekono de la Suna radiuso).

La teoria maso kiun povas havi stelon, kaj daŭrigi fuzion de hidrogeno, estas kalkulita je 75oble la maso de Jupitero, kvankam la fuzio de deŭterio povas okazi je masoj tiom malgrandaj kiom 13 Jupiter-masoj.[4][5][6]

En la Sunsistemo, la masoj de la eksteraj planedoj povas esti listigitaj laŭ Jupiter-masoj:

Kaj jen Jupiter-maso rilate al aliaj rilataj mezurunuoj:

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Williams, Dr. David R.. Jupiter Fact Sheet. NASA (2007-11-02). Alirita 2009-07-16.
  2. Kovalevsky, Jean; Seidelmann, P. Kenneth. (2004) Fundamentals of Astrometry. Cambridge University Press, p. 346. ISBN 0521642167.
  3. 3,0 3,1 Jones, Barrie William. (2004) Life in the solar system and beyond. Springer, p. 211–233. ISBN 1852331011.
  4. Boss, Alan. Are They Planets or What?. Carnegie Institution of Washington (2001-04-03). Alirita 2006-06-08.
  5. Shiga, David. Mass cut-off between stars and brown dwarfs revealed. New Scientist (2006-08-17). Alirita 2006-08-23.
  6. Basri, Gibor (2000). “Observations of Brown Dwarfs”, Annual Review of Astronomy and Astrophysics 38, p. 485. doi:10.1146/annurev.astro.38.1.485. 

Vidu ankaŭ redakti