Jura-Esperanto estas franca asocio pri Esperanto. Ĝi estis fondita en 2006 en Besain, franca komunumo lokita en kantono de Poligny, en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo.

Markemblemo de Jura-Esperanto

Ĝi estas amika rondo en kiu Ĵurasanoj malkovras kaj lernas Esperanton.

Tiu asocio ĉiujare organizas unutagajn staĝojn - ĉiujare en nova loko.

Historio redakti

Jura-Esperanto naskiĝis septembre 2006 en Besain ĉe la familio Desbrières en "La Flava Domo", kiam esperantistoj el diversaj lokoj de la departemento Jura deziris lerni kune. De 2006 ĝis la 28-an de majo 2013 la grupo kunvenis regule ( unue unufoje monate, kaj poste dufoje monate). La grupo akceptis novulojn kaj kreskis.

Dum 2012 anoj de Clairvaux-les-Lacs kuniĝis ĉirkaŭ Monique Paquelier kaj kreis duan grupon de Jura-Esperanto.

Kaj post la prelego de Mireille Grosjean en kulturoteko "Albert Camus" en la urbokvartalo Mesnils-Pasteur en Dole evidentiĝis ke la unua historia periodo de Jura-Esperanto finiĝis kaj ke la dua komenciĝis.

Junie 2013, Jura-Esperanto reorganizis sin, kaj starigas novajn kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj en kulturoteko "Albert Camus" en Dole.

La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto.

Kursoj redakti

Dufoje monate parto de Jura-Esperanto kunvenas en Besain, sabaton de la 10a ĝis la 12-a horo.

Ĉiumerkrede antaŭ la vespermanĝo anoj de Clairvaux-les-Lacs ariĝas en Hautecour.

Junie 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigis esperanton al infanoj.

De oktobro 2013 ĝis julio 2014 okazis kursoj de esperanto ĉiusemajne merkrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo, kadre de kulturoteko "Albert Camus" en Dole. Ekde oktobro 2014 la kursoj okazas ĉiuvendrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo.

Unutagaj staĝoj redakti

Koncerto redakti

  • Aprile 2010, Jura-Esperanto venigis la muzik-kantistan duopon Duoble Unu, akordionistino Françoise Rochette kaj gitaristo Patrik Delabi,[1] kiu prezentis sian spektaklon "Mediteraneo", en pluraj lokoj en la departemento Jura: malliberejo de Lons-le-Saunier, ekovilaĝeto "Biolopin" en Saint-Maur, liceo en Salins-les-Bains, kaj en Montrond.

Pliaj eventoj redakti

  • Mireille Grosjean prelegis en kulturoteko "Albert Camus" en Dole la 28-an de majo 2013. Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.
  • Jura-Esperanto aktive kunlaboris por organizi kaj partoprenis la ekologian feston Les Résistives en Besain la 28-an de julio 2012 kaj denove la 10-an de aŭgusto 2013.
  • La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio" kun Dominique Jacquin, administranto de Vikipedio pli konata sub la nomo Pino, ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kaj spektado de la filmo " Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.

Vizito de esperantistoj redakti

Tradukoj redakti

Jura-Esperanto :

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti